LUDOJ EN ESPERANTO

Esperantigis Miĥail Povorin


Nun ĉi-tie estas jam 71 ludoj!

Per la bildo Flash estas markitaj "fleŝaj" ludoj (kreitaj helpe de "Macromedia Flash". Se vi ne havas programon por uzi ilin, post klako sur la ligo aperos invito elŝuti kaj samtempe instali ĝin. Tio daŭras nur kelkajn minutojn eĉ kun ne tre rapida modema konekto.
Se apud ludo ne estas ligo ("Elŝutu la ludon"), sekve, ĝi konsistas nur el unu dosiero. Simple savu ĝin.

La bildo ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! signifas, ke tiu ludo estas laŭ mia opinio speciale narkota. VI ESTAS AVERTITA!

La bildo AKTUALIGITA indikas, ke mi aktualigis la ludon: plibonigis kaŭ (= kaj/aŭ) korektis.

Rebusoj

'Nova' signifas: nove alsxutita, sed ne nove verkita. "Rebuso estas ludproblemo, en kiu la vortoj de frazo estas prezentitaj en formo de desegnitaj objektoj, kies nomoj samsonas (aŭ eĉ similsonas, kiel la divenotaj vortoj aŭ vortsilaboj." (Vikipedio)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Forigu la brikojn

'Nova' signifas: nove alsxutita, sed ne nove verkita. La celo de la ludo estas forigi ĉiujn brikojn, saltante sur ilin. 29 niveloj, kreskanta malfacileco. Ĉu vi sukcesos solvi ĉiujn nivelojn?

Elŝutu la ludon (3,94 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Linioj

'Nova' signifas: nove alsxutita, sed ne nove verkita. Kompilu liniojn el kvin aŭ pli da samkoloraj globetoj kaj akiru maksimumon da poentoj. Mi delonge volis traduki kaj aldoni tiun nuntempe famegan ludon. Jen finfine ĝi pretas!

Elŝutu la ludon (18,2 kb)

Alumetoj

Konata ludo: vi kaj la komputilo prenas 1, 2 aŭ 3 lastajn alumetojn el vico tiel, ke la rivalo prenu la plej lastan. La maŝino ludas mirinde bone! Ĉu vi sukcesos eltrovi ĝian sekreton?

Elŝutu la ludon (1,73 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Anguloj

Antikva rusa ludo. Via tasko estas movi ĉiujn viajn diskojn el unu angulo de la ludtabulo en ĝian kontraŭan angulon laŭeble plej rapide.

Elŝutu la ludon (23,0 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Aranĝu la kvadratojn

Ludo, tre simila al la fama "dekkvin", kun la avantaĝoj, ke eblas, unue, agordi la grandecon de la luda tabulo de 3 × 3 ĝis 10 × 10, kaj due, movi samtempe kelkajn kvadratojn.

Flash Batu la kulojn

Ĉu viaj nervoj estas fortaj? Ĉu vi ne timas sangon? Simpla, sed amuza kaj bela ludo. Vi devas... ne, havas la ŝancon mortbati kulojn, flugantajn tien-reen, kaj ne lasi ilin pligrandiĝi.

Elŝutu la ludon (23,7 kb)

Bilda puzlo

Malordigu pecojn de distranĉita bildo, kaj poste provu reordigi ilin.

Elŝutu la ludon (74,2 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Blokita aŭto

Nekutima ludo, 40 niveloj! Movu aŭtojn, kiuj blokas vian aŭton, por ke ĝi povu eliri ekster la ludan placeton. Ofte tio ege malfacilas!

Elŝutu la ludon (8,37 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Brikrompanto

Ĉu vi estas sufiĉe lerta? Jen fama ludo: provu rompi per fluganta globeto ĉiujn brikojn, sen lasi la globeton fali pli ol dufoje.

Ĉenreakcio

Penu okupi la tutan ludtabulon per kvadratoj de via koloro. Klaku malplenajn kvadratojn ĝis kelkfoje. Se vi klakos iun kvadraton tro multe, ĝi... eksplodos! Tamen ne timu: eble tio ne tro malbonas.

Elŝutu la ludon (12,6 kb)

Damludo

Vi scias, kio ĝi estas. Se vi volas scii pli, vidu sube la regulojn de diversaj variantoj de damludo.

Elŝutu la ludon (11,4 kb)

Damludo 2

Alia varianto de damludo, pli "saĝa", kun ebleco diversmaniere agordi la ludon kaj reveni al antaŭaj movoj.

Elŝutu la ludon (9,33 kb)

Divenu la karton

Via komputilo estas tre saĝa, ĉu vi ne sciis tion? Memorfiksu ludkarton, kaj kun iomete da via helpo ĝi divenos ĝin. (D-diable! Kiel ĝi faras tion?..)

Elŝutu la ludon (29,0 kb)

Divenu la nombron

La ruza komputilo havas en la kapo... (pardonu: en la memoro) nombron. Provu diveni ĝin per limigita kvanto da provoj.

Domeno

Plia ludo, kiun konas ĉiuj. Provu venki 3 ludantojn, kiujn imitas la komputilo. Estas ne tiom facile, kiel vi pensas!

Elŝutu la ludon (11,0 kb)

Dudek unu

Fama kartludo. Oni donas al vi ludkartojn, kaj vi strebu akiri maksimumon da poentoj, sed ne pli ol 21.

Elŝutu la ludon (89,2 kb)

Ekvilibro

Vi havas pesilon, kaj via tasko estas nur ekvilibrigi ĝin. Jes, nur! Sed...

Elŝutu la ludon (18,3 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Ermitludo

Via tasko estas malplenigi la tabulon, saltigante unu kejlon super alia, tiel, ke fine restu nur unu kejlo.

Elŝutu la ludon (6,83 kb)

Formikoj

Ludu kun formikoj, kiuj alrampas de ĉiuj flankoj kaj strebas kapti vian kursoron.

Elŝutu la ludon (5,61 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Hekso

Senkompromisa ludo: remio ne eblas! Ĉi-foje la luda tabulo konsistas el sesangulaj ĉeloj. Kiu ludanto pli frue konstruos linion el ĉeloj de sia koloro?

Elŝutu la ludon (11,5 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Flash Heksagono

Ne, tio ne estas parodio pri Usono: pri Pentagono tute ne temas. Simple la ludkampo ĉi-okaze konsistas el sesangulaj ĉeloj. Movante viajn gemojn, provu okupi pli da ĉeloj ol la komputilo. Eblas ludi duope. Tre bela ludo, unu el la plej bonaj ĉi-tie!

Elŝutu la ludon (31,1 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Hekstriso

Kiel la fama tetriso. Tamen la falantaj figuroj konsistas ne el kvadrataj ĉeloj, sed el sesangulaj. Multe pli da eblecoj sukcesi! Aŭ malsukcesi...

Elŝutu la ludon (7,94 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Kodrompanto

Vi devas... ne: vi rajtas provi diveni la kombinaĵon de koloraj globetoj kaj per tio "rompi kodon". La ludo estas multmaniere agordebla, kio tre variigas la gradon de ĝia malfacileco.

Elŝutu la ludon (26,3 kb)

Komercisto

Strategia ludo. Via laboro estas vojaĝi tra diversaj urboj de Usono, aĉeti alkoholaĵojn kaj vendi ilin aliloke por profito.

Elŝutu la ludon (259 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Koncentriĝo

Trovu parojn de samaj bildoj sur ŝaksimila tabulo laŭeble plej rapide.

Elŝutu la ludon (28,4 kb)

Krucoj kaj nuloj

Klasikaĵo: metu krucojn sur ludotabulon 3 x 3, kaj la komputilo metos nulojn. Kiu okupos plenan linion per 3 krucoj aŭ nuloj?

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Krucoj kaj nuloj 20 × 20

Vicigu kvin krucojn sinsekve horizontale, vertikale aŭ diagonale pli frue ol la komputilo vicigos kvin nulojn.

Elŝutu la ludon (7,81 kb)

Kubo de Rubik

Kion diri? Tre nature funkcianta simulaĵo de la mondfama puzlo.

Elŝutu la ludon (10,7 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Kvarto

En tiu nekutima ludo gajnos tiu, kiu sur tabulo 4 × 4 la unua konstruos vicon el 4 figuroj, havantaj almenaŭ unu komunan econ: la internan koloron, la eksteran koloron, la formon aŭ la grandecon. Unuavide simpla tasko, sed efektive sufiĉe malfacila...

Elŝutu la ludon (32,0 kb)

Kvizoj

Mi planas iom post iom krei kaj alŝuti originalajn kvizojn. Dume jen proverbaj kvizoj 1 kaj 2, sed mi havas ankaŭ aliajn ideojn.

La arkeo de Noa

Diluvo! Vi estas Noa, la savonto de la vivo sur nia planedo, kaj vi nepre savos ĝin! Sed komence vi devas cerbumi, kiel meti animalojn en vian arkeon...

Elŝutu la ludon (13,0 kb)

Labirinto

Ĉu vi bone orientiĝas en labirinto? Se vi ne timas perdi la vojon, provu tiun negrandan, sed tre realecan ludon kun diversaj niveloj de (mal)facileco.

Elŝutu la ludon (39,3 kb)

La ĉina horoskopo

Tajpu la jaron de via naskiĝo kaj eksciu vian beston laŭ la ĉina horoskopo.

La magiaj kartoj

La komputilo divenos nombron, kiun vi pense elektos.

La Mirakla Aŭguristo

Donu ĉu-formajn demandojn al la komputilo pri via sorto, kaj ĝi respondos.

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! "La sama ludo"

Klaku grupojn de samkoloraj globetoj kaj ricevu maksimumon da poentoj.

Elŝutu la ludon (36,4 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! La turoj de Hanojo

Fama orienta ludo: ĉu vi sukcesos movi diskojn, metitajn piramide sur stangon, al alia stango?

Elŝutu la ludon (23,3 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Flash Luna piloto

Sufiĉe simpla, sed bone farita ludo. Vi estas piloto, via tasko estas mallevi vian kosmoŝipon laŭvice sur diversajn placetojn. Ĉu vi sukcesis? Sed kiom rapide? Mia persona rekordo estas 1 minuto 27 sekundoj. Jes, mi ne perfektas...

Elŝutu la ludon (34,2 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Mahĝongo

Fama orienta ludo: dum 15 minutoj provu forigi popare maksimumon da kartetoj, metitaj piramide.

Elŝutu la ludon (41,6 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Mankalo

Malnova afrika ludo, nekutima, multmaniere agordebla. Du ludantoj movas fabojn laŭ rondo, iom post iom prenante ilin al si. Kiu fine kolektos pli da faboj?

Elŝutu la ludon (62,8 kb)

Marbatalo

Dronigu la malamikan ŝiparon pli frue, ol li dronigos la vian.

Elŝutu la ludon (7,79 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Minserĉanto

"Esperanto servu pacon!" Finfine jen la fama vindoza ludo en Esperanto. Trovu ĉiujn minojn!

Elŝutu la ludon (6,04 kb)

AKTUALIGITA Multiĝantaj globoj

Nekutima ludo por du ludantoj. Multigu viajn globojn kaj bloku la rivalon antaŭ ol li faros la samon!

Elŝutu la ludon (6,67 kb)

Musinvadantoj

Se vi nervumas, provu tiun ludon: simple movu la kursoron kaj vidu, kio okazos.

Elŝutu la ludon (5,72 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Nebuluso

Tute unika ludo, al nenio simila. Sur la ekrano ĥaose turniĝas ringoj, en kiuj vi devas laŭeble plej rapide vidi ciferon kaj premi la koncernan butonon.

Elŝutu la ludon (6,89 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! AKTUALIGITA Oazo

VERA PERLO! FINVENKISTOJ NEPRE NE PRETERLASU TIUN LUDON! CETERE, EBLE ANKAŬ RAŬMISTOJ ĜUOS.

Elŝutu la ludon (27,2 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Okupu kvadratojn

La celo de la ludo estas ĉirkaŭi kvadratojn sur la luda tabulo kaj per tio okupi pli multe da kvadratoj ol la komputilo. Pensu bone, ĉar ĝi estas ruza!

Elŝutu la ludon (6,33 kb)

Pafejo

Strebu trafi sage aperantajn balonetojn kaj ricevu pro tio plusajn poentojn. Sed ne trafu senkulpajn bestojn: vi ricevos duoble pli da minusaj poentoj... Estas juste: la naturon endas gardi!

Elŝutu la ludon (6,25 kb)

Flash Paflertulo

Simulilo de pafejo kun moviĝanta celtabulo. Gravas pafi ne nur precize, sed ankaŭ rapide, kaj rapide reŝargi. La komputilo memoras viajn plej bonajn rezultojn.

Elŝutu la ludon (23,1 kb)

AKTUALIGITA Pendumilo

Divenu vorton antaŭ kiam oni "pendumos" vin.

Elŝutu la ludon (10,7 kb)

PerSiS

Tute unika (filozo)fia ludo, sprite imitanta la realan vivon kun ties soroj kaj faloj...

Elŝutu la ludon (37,5 kb)

Pokero kun kubetoj

Ĵetu kubetojn, akiru certajn kombinojn de nombroj sur ili kaj ricevu poentojn.

Elŝutu la ludon (28,0 kb)

AKTUALIGITA Prenu la stangetojn

Levu diverskolorajn stangetojn, dismetitajn senorde, laŭeble plej rapide.

Elŝutu la ludon (13,0 kb)

Flash Puzlo por infanoj

Animacia puzlo por ifanoj, tre bela kaj kun bonaj sonoj. Tiru permuse bildojn kun subskriboj sur iliajn lokojn kaj vidu, kio okazos poste.

Elŝutu la ludon (79,6 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Ramba Zamba

Kvar ludantoj ĵetas kubeton, strebante ricevi maksimumon da poentoj. Gravas bone pripensi la strategion de la ludo kaj... havi fortunon!

Elŝutu la ludon (19,3 kb)

Rapidmanĝulo

Amuzaj voremaj muzeletoj moviĝas laŭvice sur la ludtabulo. Ĉiu strebas formanĝi la rivalon kaj ne esti formanĝita.

Elŝutu la ludon (7,42 kb)

Rondoj

Nekutima cerbumilo: turnu rondojn kun diverskoloraj fiksitaj al ili globoj por ordigi la numerojn sur la globoj.

Elŝutu la ludon (41,5 kb)

Simono diras

Malgranda, sed tre efika ludo por evoluigi la memorkapablon. Konata ankaŭ kiel "Semaforo".

Elŝutu la ludon (2,47 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Sokobano

Ĉu vi povas diri "tenejgardisto" japane? Se ne, nepre provu tiun faman ludon. Via tasko estas movi kestojn en labirinto al iliaj lokoj. 90 (!) niveloj kaj la ebleco reveni al iu ajn el la centoj de viaj movoj.

Elŝutu la ludon (13,1 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Solitero "Monako"

Trankvila kartludo, en kiu ne necesas pafi, kuri, premi butonojn kun freneza rapideco, riski malgajni monon, strebi fari la rivalon "stultulo"... Nur vi kaj la kartaro, senpasie honesta. Provu, vere bela ludo!

Elŝutu la ludon (45,6 kb)

Ŝtono, papero, tondilo

Klasikaĵo: montru fingre unu el la tri objektoj samtempe kun la komputilo. Kiu gajnos?

Elŝutu la ludon (5,56 kb)

Testu vian muskapablon

Testu vian kapablon manipuli la muson. Kiom da kvadratoj vi povos marki per "v" dum 20 sekundoj?

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Tetriso

Klasikaĵo: turnu kaj metu ĝustaloke falantajn diverskolorajn figurojn el kvadratoj por plenigi tutajn horizontalajn liniojn kaj akiri poentojn.

Transportu la soldatojn

Ĉi-foje via tasko estas transporti vunditajn soldatojn per boato trans riveron. La problemo estas, ke por ĉiuj ili samtempe ne sufiĉas loko en la boato...

Elŝutu la ludon (7,20 kb)

Tre malfacila puzlo

Aranĝu 9 kvadratojn kun koloraj pecoj kaj vidu bildon. (Mi ne sukcesis!)

Elŝutu la ludon (44,1 kb)

Trovu homon (kelkaj similtipaj ludoj)

Klonulo

Trovu dum limigita tempo en homamaso unusolan homon, kiu ne havas klonulon.

Murdisto

Vi estas detektivo. Esplordemandu homojn kaj trovu murdiston-maniulon.

Elŝutu la ludojn "Trovu homon" (84,4 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Vermo

Vi estas vermo... Ne, tio ne estas insulto! Temas jen pri kio: imagu vin manĝema vermo. Tiom manĝema, ke vi foje mordas vin mem...

Elŝutu la ludon (8,78 kb)

ATENTON: SPECIALE NARKOTA!!! Vermo 2

Alia versio de la ludo "Vermo", kiun afable sendis al mi la kreinto mem por esperantigo. Diversaj manĝaĵoj kaj fortiga akvo por la vermo, reto, ebleco laŭdezire eliri en la sekvan nivelon, la komputilo memorfiksas vian nomon kaj la plej bonan rezulton.

Elŝutu la ludon (73,6 kb)

Vizaĝmemoro

Memorfiksu vizaĝon, kaj poste provu rekonstrui ĝin.

Elŝutu la ludon (16,3 kb)


Ligoj al pliaj ludoj kaj amuzaĵoj

aSc Games

Kelkaj vere bonaj ludoj kun diversaj niveloj de malfacileco, en diversaj lingvoj, interalie ankaŭ en Esperanto. Vi povas savi viajn rezultojn por ludi poste. La nomoj de ĉiuj, kiuj solvis la lastan nivelon, aperas en listo.

Anagramoj

Tajpu vorton, kaj la komputilo helpos trovi ĉiujn anagramojn el ĝiaj literoj.

Ĉapelludo

La celo de tiu bela ludo estas meti ĉapelojn super la literoj, kiuj bezonas ilin.

Damludoj

Priskribo de diversaj variantoj de damludo.

El popola Ĉinio

En la TTT-ejo de la fama ĉina esperanta revuo estas, interalie, tre interesa ludejo.

Esperanto-anekdotoj

Dissendolisto. Aliĝu kaj ridu kun aliaj samideanoj!

Igo

Interaktiva lernilo pri la fama japana ludo "igo" kun multaj ekzemploj.

Kriptogramoj

En kriptogramo literoj anstataŭas aliajn literojn. La tasko estas deĉifri la tekston, kiu kaŝas sin malantaŭ la kriptaĵo.

Krokodilo.de

Utila TTT-ejo, kie estas, interalie, bildkartoj, amuzaj fotoj, komiksoj ktp.

Krucenigmoj

Tre belaj originalaj esperantaj krucenigmoj el Brazilo.

Origamio en Esperanto

Fakte, tio estas ne ludo, sed amuzaĵo por tiuj, kiuj ŝatas krei propramane ion belan. Provu, kial ne?

Per-esperanto-intelektludoj

Dissendolisto. Ĝia nomo klare priskribas ĝian temon.

Vola Püg'

Reta gazeto (pardonu: gaseto). Senpaga, sed ne senpuga...

Vortaris

Lingva tetriso: kunmetu vortojn el falantaj kvadratoj kun literoj.

Hosted by uCoz