Helpo pri "Hekso"

     Hekso estas tabulludo por du ludantoj. Ĝi estis sendepende inventita de Piet Hein en 1942 kaj John Nash en 1948 kaj iĝis populara post 1950 kun la nomo "Hekso". Oni ludas ĝin plej ofte sur tabulo 11 x 11 ĉelojn granda, sed eblas ludi ĝin ankaŭ sur alidimensia tabulo.
     La ruĝa ludanto penas kunigi la du ruĝajn flankojn per ĉeno el ruĝaj ĉeloj, kolorigante malplenajn ĉelojn ruĝaj, kaj la blua ludanto penas fari same pri la bluaj flankoj. La ludo neniam povas finiĝi per remio: kiam ĉiuj ĉeloj estas kolorigitaj, nepre devas ekzisti aŭ ruĝa ĉeno, aŭ blua ĉeno.
     La ludanto, kies movo estas la unua, havas grandan avantaĝon. Por kompensi tion ofte estas uzata tiel nomata "interŝanĝa regulo": post la unua movo la dua ludanto rajtas interŝanĝi la flankojn. Por apliki la interŝanĝan regulon, klaku denove la ĉelon, elektitan por la unua movo.

Sukceson al vi!