Helpo pri "Kodrompanto"
- Tiu ludo estas simila al la ludo konata kiel "Bovoj kaj bovinoj". La celo estas "rompi la kodon": diveni, kiakoloraj globetoj kaj en kiu loko troviĝas en la supra kaŝita linio. Por tio vi povas fari kelkajn provojn. La lasta provo devas koincidi kun la kaŝita kombinaĵo.
- Por meti globon en malplenan lokon kaj fari divenprovon, vi povas procedi dumaniere:
- klaki malsupre la necesan koloron, kaj poste klaki la malplenan lokon, kien vi volas meti la globeton;
- klaki la malplenan lokon kelkfoje ĝis kiam la koloro de la globeto ŝanĝiĝos al la dezirata.
- Dekstre de ĉiu linio vi vidas kvar truetojn. Post ĉiu divenprovo premu la butonon "Preta", kaj en la truetoj aperos markoj. Nigra marko signifas, ke vi ĝuste divenis kaj la koloron de globeto, kaj ĝian lokon. Blanka marko signifas, ke vi divenis nur la koloron, sed metis globeton en malĝustan lokon. Se restis truetoj sen markoj, sekve, iuj koloroj, kiujn vi uzis, tute ne estas en la kombinaĵo.
- Vi povas agordi la ludon, elektante en la dekstra parto per ciferoj la kvanton da koloroj, la kodlongecon kaj la kvanton da provoj. Krome, vi povas meti markon "v", se vi volas respondi jese al la demandoj. Atentu, ke, se vi aktivigos la eblecon de malplenaĵoj en la kodo, la markoj montros, ĉu vi divenis la ĝustan lokon de malplenaĵo, traktante ĝin kiel unu el la koloroj.
- Konsilo 1: zorge rekontrolu ĉiujn agordojn antaŭ ĉiu nova ludo.
- Konsilo 2: memorfiksu bonajn kombinojn de agordoj, por ke la ludo estu nek bagatele facila, nek frenezige malfacila.
Agrablan ludadon!