Vi vidas kartetojn kun bildoj, kiuj kuŝas piramide kaj moviĝas. Klaku la butonon "Ludu", kaj ili haltos. Post tio dum 15 minutoj vi devos forigi laŭeble plej multe da kartetoj.
Por tio klaku karteton, kaj tuj poste alian tute saman karteton. Ili ambaŭ malaperos.
Tamen, parojn de kartetoj ne eblas malaperigi, se almenaŭ unu el ili estas blokita per aliaj kartetoj.
Se karteto ne estas blokita, post klako ĉirkaŭ ĝi aperas flava kadro.
Esceptoj: 1)vi povas klaki karteton kun floro, kaj tuj poste karteton kun
alia floro;
2)vi povas klaki karteton kun sezono, kaj tuj poste karteton kun alia
sezono.
Ne tristu, se restos kartetoj: forigi ĉion tre ofte ne eblas.
NUN LUDU!