Helpo pri la ludo 'PerSiS'

Antaŭ vi estas tute unika ludo "PerSiS", kuniganta en si ĉiujn avantaĝojn kaj la sensencecon de "Tetrisoj", "Lajnzoj" kaj similaj amuziloj.

PerSiSLa reguloj de la ludo estas simplaj kaj profunde filozofiaj :-) Via protagonisto, kies bildon vi vidas maldekstre, havas du vivindicojn: 1) la vivrimedoj aŭ, simple dirante, mono kaj 2) la grado de kontenteco, kiu, same kiel en la vivo, estas satigebla nur ĝis 100% kaj sen kiu la protagonisto, same kiel en la vivo, baldaŭ forvelkos pro deprimo. La esenco de lia agado estas vagi tra la mondo, senlima por li, serĉante la unuan kaj la duan.

Pro ĉiu movo necesas pagi, tia estas la c'est-la-vio: la niveloj de via kontenteco kaj vivrimedoj malaltiĝas kun la tempopaso. Replenigi la kontentecon vi povas, kolektante la monerojn, kies kvanton sur la atingebla teritorio vi scias: ni ja scias, kiom eblas perlabori tie aŭ ĉi tie, ĉu ne? La kvanto da moneroj sur la malfermitaj kvadratoj estas indikita en la dekstra parto de la kvadratoj. Moneroj ne povas esti pli ol tri, kaj movo kostas nur unu.

Se temas pri la grado de kontenteco, ĝin eblas ŝanĝi, transirante sur kvadratojn kun pentritaj sur ili objektoj. Per la aspekto de la bildoj eblas sufiĉe ĝuste antaŭdiri, kion promesas renkontiĝo kun tiu aŭ ĉi tiu objekto: ĝi povas kaj altigi, kaj malaltigi vian nivelon de kontenteco, neeviteble malkreskantan kun la tempopaso. Aliflanke, konkreta renkontiĝo povas alporti ŝanĝon de la kontenteco en sufiĉe vasta diapazono.

Regi la ludon eblas helpe de la butonoj sur la panelo dekstre. Krome, eblas klaki kvadratojn dekstre, maldekstre, supre kaj malsupre de la protagonisto. Ne eblas diri, ke ĉio funkcias tre rapide, sed tia estas Ĝavaskripto... La progo (= programo, rimarko de la tradukinto) tajpas fenestrosube, pri kio ĝi nun estas okupita.

La ludo estis elpensita nokte la 3-an de oktobro 2002 en la urbo Mirnij, kiam pro nesufiĉa trodrinkado mi ne dormis ĝis la kvina matene, pensante pri la sortoturnoj kaj pri la ideo de PerSiS kiel kvintesenco de la vivopovo de la individuo :-) Kaj verki ĝin mi sukcesis dum la libera tago la 25-an de oktobro 2002 en la stato de eksplicita abstinenca sindromo. Do, mi ne sukcesis bone testi la ludon, kaj mi estos feliĉa, se pri "cimoj", trovitaj en ĝi, vi informos min.

Aliflanke, nenio malhelpas al vi refari PerSiS'on laŭ via gusto (ĝi estas verkita, kiel vi jam komprenis, en Ĝavaskripto). Por tio sufiĉas elŝuti al vi la tutan ludon zip-arkive ĉi tie kaj ŝanĝi la priskribojn de la agoj de la objektoj en la komenco de la dosiero "index.html". La sekva interesos nur tiujn, kiuj komprenas ion pri programado. En la masivoj uLevels1 kaj uLevels2 estas informoj pri la malsupra kaj supra niveloj de ŝanĝoj de la kontenteco por la objektoj (la 1-aj elementoj = 0); en la masivo mMinus – la limo de la malkresko (la negativaj nombroj) aŭ kresko (la pozitivaj) de la mono rezulte de renkontiĝo kun la objekto (same); en la masivo uMsg – mesaĝoj, aperantaj post renkontiĝoj kun la objektoj (la 1-a elemento estas malplena linio). La bildoj de la objektoj estas en gif-dosieroj kun la grandeco 24*32 pikseloj kun diafana fono kaj la nomoj 000.gif (tio estas la fono de la malfermita kvadrato), 001.gif, 002.gif ktp. Kiam al la masivoj uLevels1, uLevels2, mMinus kaj uMsg oni aldonas elementojn, novaj bildoj estas aŭtomate prenataj el la dosiero kun la ludo, se iliaj nomoj konformas al la priskribita regulo.

Plej bondezire, PerS

pers@mail.ru