Helpo pri "La arkeo de Noa"
- Jen la problemo de homo nomita Noa, kiu vivis antaŭ tre longe.
Vi devas meti la animalojn en la arkeon, ĉiam du samspecajn animalojn en najbarajn lokojn.
- Se vi elektos malfacilan ludon, vi povos meti du animalojn en kvadratojn, kiuj havas nur unu komunan angulon.
- Vi ne povas loki najbare animalojn, kiuj povas manĝi unu la alian. Kiu manĝas kiun, montras la ruĝaj sagoj.
- Por meti animalon en la arkeon, klaku la bildon de la animalo kaj poste la kvadraton, kien vi volas meti ĝin. Por forigi animalon el la arkeo, klaku la animalon, kiun vi volas forigi, kaj poste la koncernan bildon.
- Kiam vi ludas novan ludon, la programo ĉiam elektas arkeon hazarde. La ludon eblas solvi por ĉiu arkeo.
Sukceson al vi!