Helpo pri "Minserĉanto"
La celo de la ludo estas malkovri ĉiujn minojn sen eksplodigi minon:
- Klaku kvadraton per la maldekstra musbutono. Povas okazi, ke en tiu kvadrato estas mino.
Tiam rekomencu por starti pli sukcese.
Se en tiu kvadrtato ne estas mino, aperas ciferoj, indikantaj la kvanton da minoj en ĉiuj ok najbaraj kvadratoj.
- Klaku la dekstran musbutonon aŭ tenu la klavon 'Ctrl' kaj klaku la maldekstran musbutonon por indiki kvadraton, en kiu estas mino. Por forigi tiun indikon, klaku la dekstran musbutonon denove.
- Antaŭ ludo vi povas elekti, kiom da minoj estu sur la ludkampo.
- Atentu, ke ne ĉiam eblas centprocente ĝuste konjekti, kie estas ĉiuj minoj.
Sukcesojn al vi!