Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



VERDA RANIDO KAJ FLAVA NIMFEO

En lago loĝis verda ranido Saltulet. Vespere ĝi ŝatis kanti. Sed ĝi kantis ĉiam la saman kanteton, kiun verkis ĝi mem:

Kva-kvantas multaj ranoj vete
Duete kaj kva-kva-kvartete.
Sed mi kva-kvantas ĉiam sole,
Saltante gaje kaj petole.

Tiu ranido havis amikon – Flavan Nimfeon. Bona amiko ĝi estis, sed tro scivolema. Eĉ tago ne pasis sen ĝiaj ruzaj demandoj al la ranido. Kaj la ranido same ruze respondis.

– Kial vi estas tiom verda? – Flava Nimfeo demandis.

– Ĉar ne blua, – Saltulet respondis.

– Kaj kial vi malgrandas?

– Ĉar mia staturo estas malalta.

– Diru, ranido, kie estas pli bone: sur la tero aŭ en la akvo?

– Por mi ĉie estas bone. Nur ardeo ne vidu min kaj ne formanĝu.

Oni ne scias, kiom da diversaj demandoj donus al la ranido Flava Nimfeo, se ĝi mem ne alkroĉiĝus pro la scivolemo al fremda nekonata Remilo. La fremda Remilo forveturigis Flavan Nimfeon. Kaj la verda ranido Saltulet ekde tiam ĉesis kanti sian kanteton.

Hosted by uCoz