Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



ZUMZUM

Neniu ŝatis abelon Zumzum, ĉar ĝi estis tre malica. Ĉiujn ĝi pikis. Jen demando: por kio oni ŝovu sian nazon en fremdajn aferojn? Sed Zumzum ŝovadis. Kaj krome, ĝin konstante io kolerigis.

Kuniklo Brasiktrunk tagmanĝas, sed Zumzum koleras. Buntaj papilioj dancas polkon, valson aŭ iun alian dancon, sed Zumzum malkontentas. Elefantido Lus ludas gamojn per akordiono, sed Zumzum ne povas trovi trankvilon.

Nun vi komprenas, kial neniu volis amiki kun Zumzum.

Jen kio foje okazis al tiu Zumzum. Lunde... ne, ŝajne marde aŭ merkrede, sed pli ĝuste – ĵaŭde, sed eble eĉ vendrede tigrido Striul sidis en komforta fotelo sub granda banana arbo, legis dikan libron kaj posttrinkis amuzajn rakontojn per oranĝa suko.

Necesas diri al vi, ke Striul prenadis en biblioteko ĉiujn librojn sen elekto, ĉar ĝi ellernis legi antaŭ tute nelonge – kaj ĉio estis interesa por ĝi. Sed pleje ĝi ŝatis voĉlegi gajajn librojn. Dum tio Striul laŭte ridis.

En tiu tago, pri kiu temas, Striul trafis speciale ridigan libron. Ĝi tiel ridegis, ke eĉ larmoj aperis en ĝiaj okuloj pro la rido, kaj la strioj sur la felo ruliĝis.

Pretere flugis Zumzum. Ĝi aŭdis, ke Striul ridegas, kaj sidiĝis malantaŭe sur la dorso de la fotelo.

Striul ne rimarkis Zumzumon. Ĝi legas. Saltetas pro la admiro. Tedis al Zumzum rigardi la fremdan ĝojon – kaj ĝi komencis flugadi ronde ĉirkaŭ Striul kaj zumi. Tiam la tigrido rimarkis Zumzumon kaj demandis:

– Kial do vi flugadas ĉirkaŭ mi? Malmultas por vi lok', ĉu?

– Mi dez-ziras piki vin, – Zumzum respondis.

– Ĉu vi dez-ziras piki? Sed kio ĝi estas?

– Tio terure dolorigas!

– Por kio do vi volas dolorigi min? – Striul indignis. – Ĉu mi tuŝis vin?

– Sed mi pikos vin, ĉar al mi ne plaĉas... via rido!

– Eble ankaŭ al mi ne plaĉas, kiel vi zumas apud mia orelo! Diru: ĉu mi invitis vin gasti?

– Ĝuste. Vi ne invitis. Sed ja neniu min invitas gasti.

– Sed tio ja malbonas! Do, vi ne havas amikojn.

– Fi, amikoj, bagatel'! Se mi deziros, mi mem flugvenos gasti sen ajna invito!

– Tio malĝentilas.

– Jen, vidu, kia ĝ-ĵ-ĵentilul'! Tuj mi pikos vian nazon! – Zumzum pepis kaj ekatakis la tigridon.

Striul nur defendas sin per la piedoj kaj grumblas. Sed samtempe pensas: kiel ĝi instruu la malican Zumzumon plej efike? Finfine ĝi elpensis kaj diras:

– Aŭskultu, Zumzum! Ne piku min. Se vi flugvenis do al mi gaste, mi vin regalu.

– Jen tio estas tute alia afero! – Zumzum ekĝojis.

– Sed kion vi ŝatas? – Striul demandis.

– Sukeron mi ŝatas!

– Ĉu sukeron? Volonte! Tuj mi alportos.

Striul ne estis trompanto. Ĝi elportis por Zumzum kelkajn pecetojn da dolĉa sukero kaj metis ilin sur tablon.

Zumzum vidis la ŝatatan manĝaĵon – kaj forgesis pri ĉio en la mondo. Eĉ ne dankis Striulon – tuj gluiĝis al la sukero.

Sed la tigrido ne preterlasis la momenton. Ĝi prenis nerimarkeble du sur la tablo la glason, el kiu ĝi trinkis la oranĝan sukon, alŝteliĝis al Zumzum kaj hop! – kovris ĝin per la malplena glaso. Kaj Zumzum trovis sin sub la diafana vitra kloŝo. Ĝi komprenis, ke trafis en kaptilon, siblas, zumas, sen neniu ĝin aŭdas.

Striul trankviliĝis. Ĝi sidiĝis komforte en la fotelon kaj denove komencis legi la libron. Legas ĝi kaj ridas eĉ pli ol antaŭe. Ne vane por tiu libro en la biblioteko estis longa vico!

Vi emas demandi: kiel do finiĝis tiu historio? Bone finiĝis. Ja Striul havis bonkoran karakteron. Ĝi kompatis Zumzumon – kaj ellasis.

– Flugu, – Striul diris. – Sed se vi denove molestos min aŭ miajn konatojn, mi instruos vin ende. Prefere provu amikiĝi kun iu...

Kaj tiam Zumzum ekhontis, ĉar Striul pardonis ĝin kaj ne damaĝis, kvankam estis multe pli forta.

– Ĉu vi volas esti mia unua amiko? – Zumzum demandis la tigridon. – Mi ja neniam havis eĉ unu amikon...

– Bone, – Striul konsentis. – Flugvenu al mi morgaŭ. Mi laŭtlegos al vi la libron – kaj ni kune ridegos!

Hosted by uCoz