Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KUNIKLO, KIU NENIUN TIMIS

Gloro venas, kiam oni ne atendas ĝin. Same ĝi venis ankaŭ al la griza kuniklo Brasiktrunk, kiu en bela tago iĝis fama. Tiutage kuniklo Brasiktrunk renkontis Urson.

– Tiu padeto apar-r-rtenas al mi! – Urso grumblis, dezirante ŝerce timigi la kuniklon.

Sed Brasiktrunk eĉ la orelon ne movis, nur salutis kaj preteriris, kvazaŭ nenio okazus. Urso eĉ mutiĝis: ĝi tute ne atendis tion!

Tiutage kuniklo Brasiktrunk trafis sur pendanta ponto Tigron.

– Tuj mi instr-r-ruos vin! – Tigro minacis la kuniklon. Sed kuniklo Brasiktrunk tute ne ektimis. Ĝi demandis :

– Kion vi diris?

Poste levetis la ĉapelon, riverencis kaj iris plu. Tigro eĉ strabiĝis iomete pro tia senprecedenca arogaĵo.

Tiutage kuniklo Brasiktrunk hazarde surpaŝis eĉ la piedon de Leono mem.

– Mi vin pulvor-r-rigos, kuniklaĉo! – Leono terure roris.

– Mi ĝojas vidi vin, – Brasiktrunk diris, ridetis kaj dorsfrapetis la senmoviĝintan Leonon.

Ĉion ĉi vidis papago Hejci, kaj ĝi disbabilis tion ĉie. Tiam bestoj kaj birdoj komencis diversvoĉe laŭdadi kuniklon Brasiktrunk, kiu neniun timas. Ne senkaŭze oni diras, ke gloro havas flugilojn. Brasiktrunk estis nur proksimiĝanta al sia domo, sed gloro jam atendis la heroon en lia hejma strato.

– Vi estas bravulo! Bravege, Brasiktrunk! – azeneto Alfabet impetis renkonte al ĝi. – Ni jam ŝanĝis la nomon de nia Brasika strato. Nun ĝi nomiĝas "Strato je la nomo de kuniklo Brasiktrunk".

– Momenton! Kion vi diras? Mi nenion aŭdas. Ha, mi rememoris! Mi ja ŝtopis hieraŭ la orelojn per vato, ĉar la muziko malantaŭ la muro malhelpis al mi dormi...

Kaj la kuniklo elprenis la vaton el la oreloj.

– Jen... Tute alia afero... Mi denove ĉion aŭdas... Do, kio ĉi tie okazis? – ĝi alparolis la mirigitan azeneton.

Kaj tiam azeneto Alfabet komprenis, kial ĝia amiko Brasiktrunk timis nek Urson, nek Tigron, nek eĉ Leonon mem. Ĝi simple ne aŭdis iliajn terurajn minacojn. Tamen eble aŭdis, sed ne ektimis? Kiu scias... Sed la nomon de la strato oni ne reŝanĝis. Ĝi ĝuste tiel nomiĝas nun: Brasiktrunka strato.

Kaj kiam tra la strato iras la nepoj de Brasiktrunk, post ili flugas la parolado:

– Rigardu! Jen iras la nepoj de tiu kuniklo, kiu neniun timis!

Hosted by uCoz