Kunvenis apud ŝedo porkido, hundido kaj anasido kaj komencis diskuti: "Kio plejbonas?"
– Plejbonas... gaŭ-gaŭstronomia vendejo! – hundido Boj diris. – Tie estas tiel multe da bongustaĵoj!
– Ne, plejbonas la kra-krakova danco! – anasido Kvilko oponis. – Mi ŝatas danci.
– Dancoj estas bagatelo! – porkido Gruntil protestis. – La plej bona en la mondo estas kri-kristalo. Se tuŝi ĝin per la hufo, ĝi sonoras.
– Sed mi ŝatas kantajn fjustivalojn, kaj krome... gajan fju... hjumuron! – kokido Pep kvikis en la ŝedo.
Verŝajne tiu diskutado daŭrus ankoraŭ tre longe. Sed la diskutantojn aŭdis bovino Melka.
– Sed kial oni ne demandas m-m-min? – ĝi enmiksiĝis. – Plejbonas en la m-m-mondo – fojno!
– Sed miu opinias, ke acidkremo! – kato Nigrabrun lekis siajn lipojn sur barilo.
Tiumomente fulmis, kaj tra la ĉielo ruliĝis tondro. La diskutantoj ektimis – kaj diskuris diversdirekten. Kaj sub la perono faciligite ekspiris kovkokino Dormulino, al kiu ili ne permesis dormi. "Plejbonas tamen... fulmotondro!" – ĝi pensis kaj ekdormis.