Ho, kiom obstina estis tiu azeneto Alfabet! Oni diris al ĝi:
– Blanka.
Sed ĝi diris:
– Nigra.
Oni diris:
– Hodiaŭ estas bonega vetero, ĉu ne?
Sed ĝi respondis:
– Baldaŭ pluvos.
Paroli kun azeneto Alfabet povis neniu. Ĝi superobstinus kiun ajn.
Foje venis al la azeneto porkido Gruntil kaj diris:
– Vi, azeneto, estas obstina, sed mi estas pli obstina ol vi!
– Ne, Gruntil, mi estas – la plej obstina!
Tiam la porkido prenis el la poŝo de sia jaketo pomon kaj metis ĝin sur tablon.
– Ni interkonsentu tiel, – ĝi proponis, – kiu igos la alian formanĝi la pomon, tiu estas la plej obstina.
– Ni faru tiel. Tamen mi ne volas manĝi la pomon.
– Sed vi provu.
– Mi ne provos.
– Nu, almenaŭ iomete mordu.
– Vi mem mordu.
– Sed ĝi estas malbongusta.
– Ne, ege bongusta! – la azeneto ne cedis.
– Se bongusta, do, mi manĝu ĝin! – Gruntil ruzis.
– Ne, mi manĝu!
– Ne, mi!
– Ne, mi! – kolerigita azeneto Alfabet kriis, kaptis la pomon per la dentoj de sur la tablo kaj komencis plenapetite manĝi ĝin.
– Jen, vidu, – porkido Gruntil ridis, – mi tamen superobstinis vin! Mi igis vin formanĝi la pomon!
Oni diras, ke ekde tiu tago azeneto Alfabet ĉesis obstini.