Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



FONTANO, KIU SCIPOVIS NAĜI

Fontanoj ekzistas diversaj.

Sed tiu, pri kiu temos, estis naĝanta. Kaj naĝanta ĝi estis pro tio, ke ĝin eligis super la Blua maro balenido Strangulet.

Kien ajn Strangulet naĝis – tie fajreris la fontano. Diverskoloraj akvostrietoj ŝprucis alten. Tiom alten, ke oni povis vidi ilin de ĉie.

Scivolemaj pasaĝeroj sur la ferdekoj de grandaj motorŝipoj rigardadis per binokloj kaj lornoj tiun solecan fontanon, naĝantan en la maro. Ili aplaŭdis kaj kriis "Hura!"

– Kio estas tie? – eĉ delfenoj komencis ĝoje saltadi, rimarkinte de malproksime balenidon Strangulet. Al marĉevaletoj kaj marbovinoj, meduzoj kaj oktopodoj, haringoj kaj sprotoj, eĉ al elektraj rajoj plaĉis la sunbrilanta fontaneto.

Sole ŝarko Malic tute ne atentis Stranguleton. Ĝi ŝajnigis, ke al ĝi estas absolute tutegale, ĉu estas la fontano aŭ ne. Sed efektive la ŝarko enviis al Strangulet: ja ĉiuj parolis nur pri la balenido.

Foje la ŝarko ne eltenis, alnaĝis Stranguleton kaj grumblis:

– Kiu bezonas vian fontaneton? Ĝi jam delongege tedis al ĉiuj. Ĉiufoje la samo!

Tre ofendiĝis Strangulet kontraŭ la ŝarko. Ĝi subite fornaĝis en la vastegan oceanon.

Malpleniĝis la Blua maro sen la balenido. Vane rigardadis la pasaĝeroj en lornojn. Nenie videblis la konata naĝanta fontano.

Post monato ekenuis ŝarko Malic mem, pro kiu ĉio ĉi okazis.

– Mi tristas... – ĝi plendis al la delfenoj. – Io mankas. Sed kio do?

– La beleco mankas, – la delfenoj respondis. – La beleco, kiun tiel malavare donacadis al ni balenido Strangulet.

Kaj, certe, la delfenoj pravis. Ĉar tie, kie forestas beleco, ĉiam io mankas.

Bedaŭris ŝarko Malic, ke ĝi vane ofendis la balenidon, sed tro malfrue.

Hosted by uCoz