Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



SPLITO DE LA LUNO SUR TEGOLA TEGMENTO

Iam vespere hundido Boj kaj kato Nigrabrun sidis sur benko kaj rakontadis unu al la alia fabelojn. Subite Nigrabrun puŝis la flankon de la hundido per piedo kaj flustris rekte en ties orelon:

– Rigardu la tegmenton de la najbara domo.

– Nu, mi rigardas. Ordinara tegmento. Tegola.

– Sed vi rigardu ankoraŭ.

– Ĉu gravas, kiom longe mi rigardos? Tute ordinara tegmento. Kaj kion oni povas distingi sur ĝi en la mallumo?

– Ĉu la tubon vi vidas? – Nigrabrun insistis.

– La tubon mi ja vidas. Jen ĝi. Kaj el la tubo eliras fumo.

– Sed apud la tubo?..

– Oj! Io brilas!

– Jes ja, ĝuste, brilas. Sed kio?

Tiam ili ambaŭ abrupte levis la muzeletojn kaj vidis super la tegmento la helan lunon, similan al grandega citrono.

– Aŭskultu, Nigrabrun! Ĉu, eble, peceto de la luno rompiĝis kaj falis sur la tegmenton? – hundido Boj mergiĝis en revon.

– Kial do ne? – Nigrabrun konsentis. – Verŝajne, tio efektive estas splito de la luno. Ĝi falis kaj brilas.

Kun tiu ideo la amikoj iris dormi. Sed frumatene Nigrabrun vekiĝis, lavis sin kaj direktiĝis rekte al la najbara tegmento por rigardi la lunan ŝtoneton.

Ĝi grimpis per ŝtuparo sur la tegmenton, sed nenion trovis krom malgranda vitra peceto.

"Jen do kio brilis hieraŭ nokte," – Nigrabrun pensis.

Sed al la hundido ĝi nenion diris pri tio. "Boj revu, kiel antaŭe, ĝi kredu, ke ni vespere vidis sur la tegola tegmento tute veran spliton de la luno, – Nigrabrun decidis. – Ja tiel triste estas, se oni subite forprenas la revon..."

Hosted by uCoz