Kaprido Marmelaĉjo venis al kokido Pep kaj komencis adiaŭi.
– Sed kien vi forveturas? – la kokido demandis.
– Al avinjo en vilaĝon. Por la tuta some-mero. Do, ne forgesu min! Kaj tiun libreton kun bildoj mi donacas al vi por memoro. Prenu! Vi legos ĝin – kaj vi me-mem ne rimarkos, kiel la tempo traflugos.
– Bone, – la kokido diris. – Sed mi ne sciis, ke vi forveturos, kaj preparis por vi nenian donacon. Kion do mi donacu al vi, Marmelaĉjo?
Pep enpensiĝis, kaj poste diris:
– Mi donacu al vi por memoro... la suneton.
– Ĉu la suneton? – la kaprido miris.
– La suneton. Ordinaran. Kiu brilas en la ĉielo. Vi rigardos vilaĝe la suneton – kaj rememoros min!