Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



MUŜETO, KIU VOLIS IĜI GRANDA

Bonvolu ne miri, ke al la malgranda Muŝeto estas dediĉita tuta fabelo. Jes, al Muŝeto. Plej ordinara. Tiom eta, ke oni eĉ forgesis doni al ĝi nomon. Per kio do ĝi famiĝis? Pri tio – poste.

Sed komence – pri revo. Ja ĉiu havas sian revon, ĉu ne?

Ekzemple, tigrido Striul tre volas flugi. Sed ĝi ne havas flugilojn.

Al zebro Nigrablanka tedas esti stria, kiel matraco. Nokte ĝi sonĝas, ke ĝi iĝis bruna, tiom bruna, ke agrablas eĉ rigardi sin en spegulo.

Ankaŭ Muŝeto havis revon. Ĝi revis elkreski, transformiĝi el eta-eta en grandan-grandan.

– Ĉu vi scias, en kiu apoteko oni vendas miraklajn pilolojn por kresko? – Muŝeto demandis foje helikon Malrapid.

– Mi ne scias, – la heliko respondis. – Kial tiu demando? Ĉu vi tre bezonas ilin?

– Tre, – Muŝeto suspiris. – Ho, se mi iĝus... eĉ ne tiom grandega kiel elefantido Lus, sed almenaŭ ne malpli granda ol rinocero Stamful...

– Kian utilon vi havus do pro tio?

– Kion vi diras, Malrapid! Oni tuj komencus rimarki min. Oni komencus saluti min dum renkonto!

– Ĉu en tio konsistas la feliĉo? – heliko Malrapid balancis la kornan kapon.

– Sed kiu scias, en kio ĝi konsistas? – Muŝeto diris penseme. – Sed se vi ne scias, en kiu apoteko oni vendas la miraklajn pilolojn por kresko, tiam ni ne plu havas ion por diskuti.

Do, per tio ili adiaŭis unu la alian.

Sed post iom da tempo okazis io. Rinocero Stamful fritis ovaĵon el kvardek ovoj kaj forgesis malŝalti la elektran kuirplaton. Kio okazas pro tio, ĉiuj, certe, scias. Pro tio okazas incendio.

Ektimis rinocero Stamful, komencis voki por helpo. Alkuris bestoj: kaj krokodilo Dentoz, kaj ĝirafo Longakol, kaj tigrido Striul, kaj ankaŭ multaj aliaj. Alkuris ili – kaj staris.

Staris – kaj rigardis.

Rigardis ili, sed la domo brulis.

La domo brulis – sed neniu penis estingi la fajron.

Neniu penis estingi la fajron, ĉar ĉiuj embarasiĝis. Sole Muŝeto ne embarasiĝis. Ĝi flugis por voki fajran brigadon. Ĝi malsupreniĝis sur fajrobrigadan turon kaj vidis: elefantoj-fajrobrigadanoj en siaj kupraj kaskoj ludas domenon – kaj neniu el ili atentas.

– Incendio! – ekpepis Muŝeto. – Savu! Helpu!

– Kie estas la incendio? Kio brulas? – la fajrobrigadanoj maltrankviliĝis.

– La domo de rinocero Stamful brulegas! Ne perdu eĉ minuton! Mi tre kompatas ĝin! – Muŝeto kriadis kun larmoj en la okuloj. La elefantoj prenegis sur la dorsojn akvobarelojn kaj kuregis por savo. Ili elprenis el la fajro rinoceron Stamful, kaj la incendion ili estingis per akvo el la rostroj. Ja se fajrobrigadanoj havas rostrojn, ili tute ne bezonas tubojn kaj akvoĵetilojn!


Tre kontenta estis Muŝeto, ĉar la fajrobrigadanoj savis rinoceron Stamful, kaj pro la ĝojo ĝi faradis en la aero diversajn amuzajn saltojn.

Sed neniu ĝin rimarkis, same kiel antaŭe. Kaj neniu konjektis, ke estis ĝuste ĝi, Muŝeto, kiu vokis la fajrobrigadanojn. Nur heliko Malrapid sciis pri tio.

– Vi estas bravegulo, Muŝeto! – ĝi laŭdis ĝin. – Vi ne embarasiĝis en minuto de danĝero kaj savis la vivon de rinocero Stamful, kiu preskaŭ pereis pro sia ovaĵo! Kaj mi jam hodiaŭ verkos artikolon por nia loka gazeto kaj petos, ke oni presu ĝin sur la plej videbla loko...

– Sed kion eksterordinaran mi faris? – Muŝeto miris. – Nenion specialan! Sed se mi trovus la miraklajn pilolojn por kresko!..

– Por kio vi bezonas iujn pilolojn? – heliko Malrapid diris. – Vi estas eta-eta, tamen vi havas grandan-grandan koron. Kaj tio – pleje gravas!

Hosted by uCoz