Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



NEKOMPRENEMA LEONIDO

Vivis leonido. Ĝi estis tre malgranda kaj tute nekomprenema. Kaj pro tio, ke ĝi donis mil demandojn ĉiuminute, ĝia panjo ofte severe admonis ĝin.

Foje dum promenado la leonido renkontis nekonatan beston.

– Ĉu ni konatiĝu? – ĝi proponis la unua, ĉar ĝi estis krome nekredeble scivolema.

– Ĉu vi tre deziras tion? – la nekonata besto demandis.

– Tre-tre-tre-treege! – la leonido ekĝojis. – Mi ege ŝatas konatiĝi. Se temas pri mi, mi estas leonido.

– Mi vidas, ke ne bovo, – la nekonata besto murmuris. Poste ĝi etendis sian gambon kaj prezentis sin: – Mi estas Jaguaro...

– Mi komprenas, – la leonido diris. – Ci estas Guaro, ĉu ne?

– Unue, ne “ci”, sed “vi”. Estas malĝentile alparoli nekonatan beston per “ci”…

– Pardonu, kara Guaro!

– Kaj due, ne Guaro, sed Jaguaro.

– Mi ja diras: Guaro.

– Komprenu, leonido: mi estas Jaguaro.

– Mi komprenas! Vi ja estas Guaro.

– Kiom nekomprenema vi estas, leonido! – Jaguaro ofendiĝis.

– Verŝajne pro tio, ke mi estas ankoraŭ malgranda, – la leonido suspiris.

– Mi iras for! – Jaguaro roris abrupte. – Kiam vi elkreskos, etul’, tiam venu por konatiĝi!

Dirinte tion, la kolera Jaguaro iris sian vojon, sed la leonido – la sian.

”Malagrabla okazo,” – la leonido pensis. – “Mi parolis kun ĝi plenanime, sed ĝi ofendiĝis. Ne, ekde hodiaŭ mi nepre iĝos bone edukita kaj al ĉiuj nekonataj bestoj diros “vi”…”

Iras la leonido kaj renkontas Vilan Kornan Giganton.

– Saluton, – la leonido diris balbute. – Mi tr-r-re ĝojas konatiĝi!

– Saluton, leonido, – Vila Korna Giganto respondis.

– Oj! Sed kial vi konas min?

– Mi ĉiujn konas!

– Sed kiu vi estas? – la leonido demandis.

– Mi estas poefago. Por vi tempas scii! – Vila Korna Giganto grumblis.

– Mi neniam antaŭe aŭdis pri vi, – la leonido konfesis honeste. – Mi petas pardonon, estimata sinjoro… P.E... m-m-m… Fago...

– Kial do Fago? – Vila Korna Giganto sulkigis la brovojn.

– K-kiel v-vi diris, t-tiel m-mi ripetis, – la leonido perpleksiĝis.

Vila Korna Giganto frapis sian bruston per hufo kaj diris:

– Poefago! Nu, ripetu!

– Fago, – la leonido diris.

– Ba, kun kiu mi parolas? Vi ja estas tiom nekomprenema, ke mi tute ne emas perdi tempon! – Vila Korna Giganto admonis la leonidon, svingis la voston kaj iris for.

La kompatinda leonido ektristis. Ĝi kompatis sin: “Kial do ili ĉikanas min? Nekomprenema, nekomprenema! Mi komprenas pli ol ili!”

Subite ĝi vidis, ke el sub ŝtono elkuris Io Verda Kun Vosteto. Ĝi elkuris – kaj pepis:

– Kien vi iras, leonido?

– Nenien mi iras. Mi simple promenas, – la leonido respondis. – Sed… Kio vi estas?

– Ne kio, sed kiu. Lacerto mi estas.

– Vi estas la unua… Certo, kiun mi renkontis! – la leonido kriis fiere.

– Mi estas ne Certo, sed Lacerto! – Io Verda Kun Vosteto hihiis. – Kiom nekomprenema!

La leonido intencis denove pravigi sin, sed Io Verda Kun Vosteto rapide kaŝiĝis sub la ŝtono kaj ne plu aperis.

La leonido staris dum iom da tempo kaj ektrenis sin hejmen. Ĝi iras kaj pensas: “Aŭ mi ne scipovas konatiĝi, aŭ ili mem estas treege nekomprenemaj: kaj tiu Guaro, kaj tiuj Fago, kaj tiu Certo! Prefere mi demandu panjon. Panjo ĉion scias!”

Hosted by uCoz