Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



FOJE MATENE

Anasido ĉiam ien rapidis. Kaj kiam ĝi rapide mallerte paŝis sur verda herbo, al ĉiuj observantoj ŝajnis, ke ruliĝas pilko. Sed, ĉar tiu pilko krome kvakis, la anasidon oni nomis Kvilko.

La anasido tre ne ŝatis lavi sin matene. Ofte okazis, ke oni ne povis eĉ perforte venigi ĝin ne nur al rivero, sed eĉ al ordinara flako.

– Ĉu longe ankoraŭ mia filo estos malpurulo? – riproĉis la anasidon panjo. – Ĉiam vi iradas malpurvizaĝa, kota!

– Sed al mi eĉ tiel vivi estas agra-gra-grable, – Kvilko respondis.

Sed foje kokido Pep kaj hundido Boj interkonsentis kaj decidis instrui sian amiketon. Kvilko eliris matene en la korton, kiel ĉiam, nelavita kaj dormema, kaj salutis kokidon Pep:

– Agra-grablan matenon!

Tiel ĝi diris "bonan matenon".

Sed la kokido diris:

– Kiu vi estas? Mi ne konas vin.

Tiam Kvilko direktiĝis al hundido Boj:

– Agra-grablan matenon!

– Mi ne parolas kun nekonataj birdoj! – la hundido diris.

Ofendiĝis la anasido kontraŭ siaj amikoj.

"Kio do okazis al ili? – ĝi pensis. – Kial do ili subite ĉesis rekoni min?"

Tiam ekpluvis. Tre sonora estis la pluvo. Gaja. Varma-varma.

Kvilko ne sukcesis kaŝiĝi sub la perono – kaj la pluvo tre bone duŝis ĝin. La hundido kaj kokido mem alkuris la anasidon kaj diris:

– Saluton! Kiom pura kaj simpatia vi estas!

Kvilko demandis ilin:

– Kial do vi antaŭe ne salutis min, kiam mi mem aliris vin?

– Min aliris iu malpurulo, tute ne vi, – Pep diris.

– Ankaŭ min molestis iu kotulo, – Boj diris.

– Ja tio estis mi! – la anasido ridis. – Sed nun la pluveto min lavis.

– Se vi volas, ke ni ĉiam rekonu vin, ne esperu pri la pluveto! – hundido Boj grumblis.

– Ja pluvas ne ĉiutage! – kokido Pep minacis flugile.

Hosted by uCoz