Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



LONGA KOLO

– Ĉu ni interŝanĝu la kolojn? – porkido Gruntil proponis al ĝirafo Longakol. – Mi donos al vi la mian, kaj vi al mi – la vian.

– Sed por kio vi bezonas mian kolon? – la ĝirafo demandis.

– Mi trovos uzon... – la porkido respondis. – Kun longa kolo pli facilas kaŝkopii diktaĵon dum leciono.

– Kaj por kio krome?

– Krome, en kinejo el ajna loko ĉio videblas.

– Nu, kaj ankoraŭ?

– Eblas preni pomojn de sur grandaj arboj.

– He, ne! – Longakol diris. – Tian rimarkindan kolon mi mem bezonas!

Hosted by uCoz