Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KIEL ANASIDO KVILKO PERDIS SIAN OMBRON

Foje en varma lila mateno sur vojo krablis anasido Kvilko. Krablis kaj oscedis. Tamen ne tial oscedis, ke ne satdormis, sed simple pro enuo.

"Malbonas esti sola, – Kvilko meditis. – Se mi havus amikon..." La anasido rigardis ĉirkaŭe kaj subite rimarkis flanke iun malhelan makulon, kiu persekutis ĝin.

Kvilko moviĝis plu – kaj la makulo ekflosis apude, kvazaŭ fiksita per ŝnuro.

"Tio ja estas mia ombro! – la anasido ekĝojis. – Nun mi ne solas. Nun ni duopas. Nun mi ne enuos!"

Kaj tiel plaĉis al ĝi promeni kune kun sia ombro, ke ĝi decidis eĉ ne amiki kun iu ajn krome. Verdire, kun la ombro paroli oni ne povas, sed tio eble estas eĉ avantaĝo: oni povas diri kion ajn – neniu oponos.

Pro la ĝojo la anasido eĉ verkis kanteton. Verkis kaj ekkantis:

Ho, belega tago sunas!
Mi kaj ombro mia kunas!
Gaja kanto mia sonas.
Ĉu mi iun pli bezonas?

Iras Kvilko, kantas je tuta sia anasida gorĝo. Kaj renkonte al ĝi galopas kaprido. La kaprido salutis kaj demandas la anasidon:

– Ĉu m-mi m-malhelpas al vi? M-mia nom-mo estas M-marme-melaĉjo... Kaj diversajn dolĉaĵojn mi treege ŝatas...

– Nu, kio do? Ŝatu, tio estas via persona afero! – Kvilko forsvingis la kapridon per flugilo.

– Sed vi ja solas, kaj mi solas. Ĉu ni estu amikoj? – la kaprido insistis.

– Estas vi, kiu solas, – Kvilko respondis. – Sed mi promenas kun la ombro. Do, iru pretere vian vojon, Marmelaĉjo!

Nenion diris la kaprido, ĝi ofendiĝis kaj iris for. La anasidon renkontis kokido Pep kaj proponis:

– Estu mia amiko.

– Sed por kio? – Kvilko demandis.

– Ĉu eblas vivi sen amiko? – la kokido miris.

– Mi havas la ombron. Sed vin mi tute ne bezonas, – la anasido deklaris fiere.

Kokido Pep eĉ fajfetis pro la indigno kaj eksaltadis plu sen rigardi malantaŭen.

Tiam la suneto ne eltenis. La anasido tiel konfuzis ĝin, ke pro la honto ĝi kaŝiĝis malantaŭ granda vila nubego.

Kvilko serĉas sian ombron, sed nenie trovas ĝin.

– Nekre-kredeble! – ĝi ekkriis. – Oni ŝtelis mian ombron!

Pro la timo la anasido ekkuris sencele – kaj ne rimarkis, kiel falis en profundan ravinon.

Grimpas Kvilko, saltadas, sed eliri neniel povas.

– Savu! Helpu! Mi pereas! – la anasido ekpanikis. La kaprido kaj kokido aŭdis – kaj rapidis por helpo.

– Necesas savi ĝin senme-medite! – la kaprido suspiris.

– Sed ĉu vi sukcesos? – kokido Pep kvikis.

– Sola m-mi certe ne povos, – la kaprido diris. – Sed kune ni nepre savos ĝin!

– Mi konsentas, – Pep jesis beke. – Ek, ni ne pi-pigru!

– Ne timu, anasido! Ni ne lasos vin en la m-malfeliĉo! – optimisto Marmelaĉjo trankviligis Kvilkon.

La kaprido kaj kokido lerte streĉiĝis – kaj sukcesis elpreni la anasidon el la ravino. Sed ĝi mallevis la okulojn kaj diris konfuzite:

– Mi diros al vi sekre-krete: mi hontas! Mi forpelis vin, sed vi al mi helpis. Ĉu iu el vi ĝis nun volas esti mia amiko?

– M-mi volas, – Marmelaĉjo diris.

– Ankaŭ mi volas, – la kokido subtenis la kapridon. – Sed kion do vi faros kun via ombro?

– Okazis gra-granda malagra-grablaĵo: oni ŝtelis ĝin... – Kvilko triste diris.

El post la nubo denove aperis la suneto. Kaj la konata makulo denove aperis apud la anasido.

– Troviĝis! Troviĝis! – Pep kaj Marmelaĉjo ekkriis. – Via ombro troviĝis!

Kvilko pensis iomete kaj diris:

– Tute ne gravas! Mi amikos – kun vi.

Kaj ili triope iris sur la vojo apude, kiel decas por veraj amikoj.