Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KONKURSO DE BELECO

Tio estas rakonto pri Pavo. Pri bela Pavo. Eĉ tre bela Pavo.

Kiam ĝi iris tra la ĉefa strato, grave etendinte sian pompan buntan voston, ĉie dancis gajaj sunaj rebriloj.

– Aĥ, kiajn plumojn ĝi havas! – zebro Nigrablanka admiris.

– Ĉu gravas la plumoj? – rinocero Stamful svenis ravite. – Rigardu, kian paŝmanieron ĝi havas!

– Mi fajfas pri la paŝmaniero! – ĝirafo Longakol eniris la diskuton. – Atentu ĝian maldikan kolon!

Kaj ĉimpanzo Banan, kunlaboranto de la gazeto "Vespera ĝangalo", nenion diris. Ĝi simple verkis poemon:

Ĉiuj gapas al la pavo
Kun admiro kaj kun ravo:
Ŝajnas esti tiu bel'
Mirindaĵo el fabel'!

Kaj tiun poemon oni preskaŭ presis. Ĝi jam estis kompostata, kaj oni volis publikigi ĝin en la plej baldaŭa kajero. Sed okazis io neatendita.

Oni invitis Pavon al konkurso de beleco, kiun partoprenis ĉiuj lokaj beluloj kaj belulinoj.

Ĉiu partoprenanto mem plenigis specialan karteton. Kaj kiam la ĵurianoj legis tion, kion skribis la fama Pavo, ili teruriĝis kaj komencis gluti tablojdojn de trankviligino.

Jen la karteto, plenigita de Pavo.

La prezidanto de la ĵurio estis kolerema leono Nokaŭto. Ĝi trifoje legis la karteton de Pavo, gratis per la piedo sian densan kolhararon kaj diris:

– Dum la tuta vivo mi ne renkontis tiom analfabetan belulon! Ĝi ja konstante faras erarojn! Ĝi ne skribis korekte eĉ unu vorton!

– Pro tiaj eraroj mi donus al ĝi la noton "unu kun minuso"! – papago Hejci indignis, ĝustigante okulvitrojn sur la beko.

– Tio estas malhonor-r-r-r-r! – pantero Katin ekroris.

– Decidite! – leono Nokaŭto frapis la tablon per la piedo. – Pavon al nia konkurso ni ne lasos!

– Sed ĝi ja estas bela! – zebro Nigrablanka provis protekti ĝin.

– Ŝajne Pavo ekhavis protektantojn! – leono Nokaŭto sulkigis la brovojn. – Kion do, ni voĉdonu. Mi – kontraŭas. Kiu estas por? Levu la piedojn!

Sed neniu el la ĵurianoj voĉdonis por Pavo. Eĉ la zebro. Ĉar ĝi ne volis kolerigi leonon Nokaŭto.

Ofendiĝis ekde tiam Pavo kontraŭ ĉiu bestoj – kaj neniun salutas. Preteriras – fiera kaj paŭtanta. Sed kial ofendiĝi? Prefere ĝi lernu gramatikon kaj ĉesu orgojli!

Hosted by uCoz