Boj aŭdis, kiel koko Kokerik kantas, kaj ĝi ĉagreniĝis: "Sed kial ni, hundidoj, ne scipovas tion?" La hundido aliris la kantiston kaj diras:
– Bonvolu instrui min kokeriki. Vi tiel brile faras tion, ke eĉ la suneto matene leviĝas en la ĉielon samtempe kun via kanto!
– Kio ĝustas, tio ĝustas, – la koko diris. – Mia voĉo al multaj plaĉas. Oni eĉ registris min sur diskon.
– Sur diskon? Ĉu ver-r-re? – Boj jelpis pro miro.
– Honestan kokan vorton! – Kokerik fiere respondis. – La disko nomiĝas "La voĉoj de birdoj". Tie krome kantas iu najtingalo. Kaj iu kukolo.
– Ankaŭ mi volas sur diskon, – Boj suspiris.
– Nu, bone, – la koko kompatis la hundidon. – Mi kokerikos, kaj vi ripetu post mi.
– Ho! Mi konsentas! – la hundido ekĝojis.
– Ni komencu! – la instruisto komandis. – Kokeriko!
– Aŭ-aŭ-aŭ-aŭ! – la hundido respondis.
– Ial ne sukcesas la tuta kanto tuj, – Kokerik rimarkis. – Ni provu posilabe.
– Provu ni posilabe, – Boj ne rezignis.
– Ko...
– Aŭ!
– Ke...
– Haŭ!
– Riko!
– Aŭ-haŭ!
– Ne, – la koko ĉagreniĝis. – Ĉu mi estas malbona instruisto, ĉu vi estas lernanto... vi mem konscias... ne tute komprenema.
– Vere, mi ne sukcesas pri via kanto, – Boj mallevis la kapon. – Sed mi tiel volas, ke ankaŭ mian voĉon oni registru sur diskon.
– Ne gravas, – Kokerik trankviligis la hundidon. – Vi ne scipovas kanti koke, sed kompense vi scipovas boji hundide. Kaj vian hundidan kanteton nepre oni devas registri sur diskon. Sed sur alian. Kaj ĝi nomiĝos "La voĉoj de bestoj".
– Kiel bonege! – la hundido graŭletis kaj eksvingis la voston pro ĝojo. – Vi tre saĝe elpensis ĉion ĉi!
– Tamen necesas ĉiutage provkanti la kanteton, – la koko avertis.
– Certe! Nepre! Mi tr-rejnos min! – la hundido kuraĝis.
Kaj ĝi komencis, kvazaŭ kun streĉita risorto, kuradi tra la korto, kantante sian senfinan hundidan kanteton:
Aŭ-aŭ, aŭ-aŭ-aŭ!
Haŭ-haŭ, haŭ-haŭ-haŭ!
Aŭ-aŭ-aŭ!
Haŭ-haŭ-haŭ!
Aŭ!
Haŭ!