Dum interleciona paŭzo en la besta lernejo unuaklasanoj komencis interkonatiĝi. Ĉiu rakontis pri si: kie ĝi loĝas, kion ŝatas.
– Mi loĝas sur kampo, – Kuniklo diris. – Plej forte en la mondo mi amas panjon kaj ŝatas... karotojn.
– Sed mia loĝejo estas sur la branĉoj de kokosa palmo, – simieto diris. – Kaj mi tre ŝatas bananojn.
Poste parolis Elefantido kaj Musido, Erinaceto kaj Ranido. Nur Kanguruido silentis, kvazaŭ pleniginte la buŝon per akvo.
– Sed kie loĝas vi? – Kuniklo demandis ĝin. – Ĉu eble vi estas... senhejma?
– Mi ne estas senhejma. Mi loĝas en la... sako... de panjo... – Kanguruido ofendiĝis.
– Ĉu en la sako? – Elefantido skuis la kapon malfide. – Sed kiam via panjo saltadas, ĉu ankaŭ tiam vi sidas tie?
– Certe. En tiu sako mi dormas, – Kanguruido respondis.
– Do, ĉu vi loĝas en... saltanta dometo? Kiel bone! – Erinaceto kriis.
– Kiom bonega kva-kvarpieda loĝejo! – Ranido kvakis. Kaj ĉiuj bestoj-unuaklasanoj konsentis pri tio.