Dogo Bul ĉiam graŭlis.
Ĝi vidis kiun ajn – kaj tuj montris la dentojn. Kaj larĝege malfermis la okulojn. Tion ĝi faris por ke ĉiuj timu ĝin.
Foje ĝi alvokis anasidon Kvilko:
– Venu ĉi tien!
– Sed ĉu vi ne mordos? – la anasido demandis.
– Tute ne bezonas mi mordi vin!
La anasido haltis ĉe Bul. Kaj tiu demandas:
– Dir-r-ru: ĉu vi havas multajn amikojn?
– Multajn! Jen, kalkulu: kokido Pep, bovino Melka, kaprido Marmelaĉjo, porki...
– Sufiĉas! – dogo Bul interrompis. – Diru al mi prefere, kial do tiel estas: vi, tiom eta kaj malforta, havas tiom da amikoj, sed mi, tiom granda, kuraĝa kaj forta, eĉ ne unu?
– Ba! – la anasido eksvingis la flugilojn. – Kiu do konsentos amiki kun tiom malica kaj grumblema virhundo? Sed se vi ĉesos ataki kaj timigi ĉiujn kva-kvazaŭ sovaĝa besto, estos multe pli bone!