Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



MUSIDO PIT ELIRAS SUR GLACION

Post kiam oni demonstris artan sketadon per la televido, musido Pit firme decidis ekposedi tiun belan sportospecon.

– Panjo, aĉetu por mi sketilojn, – ĝi diris. – Mi volas iĝi arta sketanto!

– Vi ja ne sukcesos! – panjo eksvingis la gambetojn. – Vi falos kaj grave vundiĝos!

– Ĉu MI falos? Ĉu MI grave vundiĝos? – la musido insistis. – Vi vidos, mi iĝos ĉampiono. Pri arta sketado unuope...

Panjo aĉetis por sia Pit novajn brilajn sketilojn – kaj ĝi iris sur sketejon. Ĝi eliris sur la glacion, sed la gambetoj disiĝis diversflanken. Pit ne eltenis – kaj sterniĝis sur la glacio. Leviĝis, kaj denove – bum! Ĝi ekstaris, forskuis de sur si glacierojn – kaj ekglitis. Glitas ĝi, sed halti ne povas.

– Flanken! – ĝi krias. – Mi kontuzos vin! For de la voj'!

Sur la sketejo tiumomente okazis konkuro de junaj artaj sketantoj. La musido tute ne sciis pri tio. Ĝi flugis senhalte. Ĉio fulmetis antaŭ ĝiaj okuloj, ĝi sentis vertiĝon. Pit nenion vidis, nenion aŭdis, nenion komprenis.

Kuniklo Brasiktrunk estis finanta sian elpaŝon, kiam kun ĝi tute subite koliziis la musido. La kuniklo preskaŭ falis, sed sukcesis kapti kaj levi super si la etan Pit. La rapidecon de la musido transprenis la kuniklo – kaj ili fulmrapide ekturniĝis, gaje aprobate de la spektantoj.

La arbitracianto, azeneto Alfabet, estis perpleksa, ĉar anstataŭ sketado de kuniklo Brasiktrunk unuope subite rezultiĝis io alia. Sed la arbitracianto rapide trovis solvon el la komplika situacio:

– Ĉampionoj pri para sketado en la Glaciaj Sketlimpiaj Ludoj iĝis kuniklo Brasiktrunk kaj musido... musido... Kio estas via nomo, musido?

– Pit...

– ...Kaj musido Pit! – la arbitracianto anoncis, aplaŭdate de la spektantoj. – La venkintojn ni premias per memorindaj donacoj! Orkestro, fanfaron!

Tiam eksonis muziko. Ĉiuj komencis gratuli la kuniklon kaj musidon. Kaj poste, kiam la spektantoj trankviliĝis kaj ekestis silento, musido Pit aliris mikrofonon kaj pepis altvoĉe:

– Malgraŭ tio ke mi havis la bonŝancon iĝi ĉampiono, mi tutegale... ellernos sketi! Vi vidos!

Hosted by uCoz