Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



LA PLEJ INTERESA VORTO

Ĉiufoje, kiam komenciĝis vespero, panjo de kanguruido Saket suspiris. Kial ŝi suspiris? Ĉar necesis denove enlitigi la fileton kaj luli, luli, luli...

La kanguruido alkutimiĝis, ke oni lulu ĝin. Alie ĝi ne ekdormis. Tuje, kiam panjo foriris de la liteto, Saket komencis tiel krii, tiel plori, ke oni emis ŝtopi la orelojn per vato.

Panjo invitis kuraciston – histrikon Kristoforon. La kuracisto eksciis, pri kia problemo temas, kaj skuis la kapon:

– Kontraŭ tio helpos neniaj injektoj. Tiun malsanon povas kuraci nur...

– Ĉu miksturo? – panjo demandis.

– Ne.

– Ĉu embrokacio?

– Ne.

– Ĉu kompreso?

– Kion vi diras! Vian malsanulon savos neniaj miksturoj, neniaj embrokacioj kaj neniaj kompresoj. Sed ne ĉagreniĝu. Mi jam plurfoje renkontis similajn malsanulojn. Kaj ili ĉiuj resaniĝis.

– Doktoro, skribu rapide vian miraklan recepton – kaj mi kuru en apotekon!

– Iri en apotekon vi ne bezonos. Kontraŭ la malsano, pro kiu suferas via kanguruido, estas nur unu rimedo: La Plej Interesa Vorto...

– Kiu Plej? Kiu Interesa? Kiu Vorto? – ekscitita panjo kanguruino demandadis.

La kuracisto nenion respondis kaj komencis skribi la recepton.

– Ĉi tie ĉio estas indikita, – li diris adiaŭe.

Kiam la kuracisto foriris, panjo kanguruino surmetis okulvitrojn, rigardis la recepton kaj legis unusolan vorton:

– Iufoje...

Vespere, kiel kutime, ŝi enlitigis la kanguruidon por dormo, sed ne lulis.

Tuj post kiam la malgranda Saket komencis plorĝemi, panjo eldiris La Plej Interesan Vorton:

– Iufoje...

La kanguruido tuj trankviliĝis kaj demandis:

– Kio okazis iufoje? Panjo, bonvolu rakonti!

Kaj panjo komencis rakonti fabelon:

– Iufoje ranido ekdeziris glaciaĵon...

Tuj post kiam la fabelo finiĝis, la kanguruido ekdormis profunde-profunde. Kaj ĝi sonĝis etan verdan ranidon, kiu formanĝis tutajn dek porciojn da glaciaĵo kaj preskaŭ transformiĝis en glacipeceton...

La sekvan vesperon Saket memstare senvestiĝis, memstare enlitiĝis kaj komencis pacience atendi, kiam do panjo finfine diros La Plej Interesan Vorton, per kiu komenciĝas ĉiuj fabeloj en la mondo.

Hosted by uCoz