Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



FABELO PRI RENVERSITA TESTUDO

Tio estis antaŭ longe. Sed ne tre longe. Kelkaj ĝis nun memoras tiun strangas historion.

Dum granda ŝtormo al testudo nomata Minehavaskienrapidi okazis malagrablaĵo. Ne ia eta malagrablaĵo, sed la plej granda kia povis okazi. Kaj kulpis pri ĉio Malvarma Norda Vento. Ĝi ekblovis tiel forte kaj neatendite, ke testudo Minehavaskienrapidi renversiĝis surdorsen.

Malvarma Norda Vento forflugis, sed la testudo restis renversita. Neniu povis savi ĝin el al embaraso. Kaj tio ne mirindas! Ja Minehavaskienrapidi estis grandega. Kaj ĝia kiraso pezegis kvincent kilogramojn, aŭ eble eĉ tutan milon.

Bestoj konsoladis la testudon kiel povis. Sed por renversi ĝin mankis ilia forto. Tiam ankoraŭ neniu sciis, kion rezultigos ĉio ĉi.

Kaj komenciĝis ĉio pro bagatelo. Testudo Minehavaskienrapidi komencis vidi renversitajn sonĝojn.

En tiuj sonĝoj pluvoj faladis de la tero al la ĉielo. Riveroj fluis supren. Ŝipoj navigis maldirekten.

Tiel estis en sonĝoj. Ankaŭ reale Minehavaskienrapidi same vidis kaj aŭdis ĉion renversite. Kaj eĉ la muziknotoj en kantetoj, kiujn ĝi kantis dum matenoj, renversiĝis tiel, ke ĉiuj konataj melodioj iĝis senenhava aro da sonoj.

La testudo dummomente renversadis ĉiujn vortojn kaj eĉ tutajn frazojn. Sed al tiuj, kiuj ne sciis pri tio, ŝajnis, ke Minehavaskienrapidi parolas en iu nekonata fremda lingvo. Ĝi diris: "Notulas". Tio signifis: "Saluton". La testudo demandis: "Leik iv satraf?" Tio estis komprenenda jene: "Kiel vi fartas?"

Komence oni malbone komprenis testudon Minehavaskienrapidi. Iom post iom oni kutimiĝis al ĝia parolmaniero. Rinocero reeĥis, kiam oni nomis ĝin ORECONIR. Krokodilo respondis al la alparolo OLIDOKORK. Superfluas eĉ mencii, ke bufo estis kontenta, kiam oni diris al ĝi tiel:

– Ofub, notulas!

Antaŭe tio sonis malpli karese kaj tenere:

– Bufo, saluton!

Al la bestoj tiel plaĉis renversi vortojn dum parolado, ke ili preskaŭ renversis tutan sian bestan lingvon.

Kial paroli pri la bestoj: eĉ knaboj kuradis laŭ la stratoj kaj kriis:

– Aruh! Aruh! Aruh!

Sed antaŭe ili kriadis:

– Hura! Hura! Hura!

Kiu scias, kian malordon ankoraŭ kaŭzus la renversita testudo Minehavaskienrapidi, se iutage ne blovus Varma Suda Vento, reveniginta ĝin en la antaŭan pozicion. Verdire, iuj foje renversis vortojn pro la kutimo. Sed baldaŭ eĉ la plej forgesemaj kaj malobeemaj ĉesis ŝati tion.

Hosted by uCoz