Vivis du strutidoj – Fi kaj Fu. Fi estis terure kaprica. Kaj fraĉjo Fu tre sukcese konkurencis kun ĝi pri tio. Multfoje okazis, ke panjo kuiris por ilia matenmanĝo semolan kaĉon, surtabligis telerojn kaj vokis laŭte:
– Filetoj, la semola kaĉo pretas!
Sed responde sonas:
– Ĉu semola? Fi!
– Ĉu kaĉo? Fu!
La strutidoj venadis el la lernejo, metis la tekojn – kaj kuris en la korton ludi futbalon.
– Tempas prepari la hejmtaskojn! – panjo Anjo memorigis.
– Ĉu la hejmtaskojn? Fi!
– Ĉu prepari? Fu!
– Helpu al mi lavi la manĝilaron, – panjo petadis la strutidojn post la tagmanĝo.
– Ĉu lavi la kulerojn? Fi!
– Ĉu lavi la forkojn? Fu!
– Tiam ni lernu versaĵojn.
– Ĉu versaĵojn? Fi!
– Ĉu parkere? Fu!
Kaj tio ripetiĝis ĉiutage. Nun por vi klaras, kial la strutidojn oni nomis Fi kaj Fu.
Foje panjo Anjo decidis doni lecionon al siaj etuloj kaj komenci ende eduki ilin.
– Oni proponis al mi filmi min, – ŝi diris. – Verdire, ne ĉefrole, sed tio ne gravas. Bileton por trajno mi jam aĉetis. Mi revenos post tri tagoj.
– Sed kion ni faros sen vi? – Fi ekkapricis.
– Kiu nin manĝigos? – Fu ektimis.
– Vi jam estas tute grandaj. Vi sukcesos. Pano, grio kaj kafo estas en la ŝranko, butero kaj fromaĝo – en la fridujo. Ĉu vi memorfiksis? Sed nun mi brakumu vin – kaj ĝis revido!
Panjo Anjo pendigis sur la ŝultron ledan vojaĝsakon kaj foriris.
Kvankam al ŝi estis tre domaĝe lasi la strutidojn hejme solaj.
Kaj la strutidoj komencis mastrumi memstare. Fi kuiradis semolan kaĉon, kiu ofte brulis. Kaj Fu fritadis terpomojn, kiuj ĉiam ial estis iom krudaj. Sed manĝi ja ili volis. Do, ili manĝis. Kaj brulintan kaĉon. Kaj nefinfrititajn terpomojn. Ili manĝis kaj ne grimacis. Fi ne diris "Fi!". Kaj Fu ne diris "Fu!". Ja ne estis al kiu diri tion.
Nur la manĝilaron ili ne lavis. Sed kiam puraj teleroj kaj kuleroj finiĝis, ili estis devigitaj entrepreni ankaŭ lavadon de la manĝilaro.
Kaj krome, la televidilo difektiĝis. Kaj dum vesperoj, por ne morti pro enuo, la strutidoj legis versaĵojn. Kaj eĉ lernis ilin parkere.
Post tri tagoj panjo revenis kaj tute ne rekonis siajn strutidojn.
– Ĉu vi volas, ke mi kuiru por vi semolan kaĉon? – Fi proponis al ŝi.
– Aŭ ĉu eble mi fritu por vi terpomojn? – Fu demandis.
Tre miris panjo Anjo kaj nur skuis la kapon.
– Bone. Manĝigu min. Mi iomete malsatas. Sed ĉu vi havas almenaŭ unu puran teleron?
– Ĉiuj niaj teleroj estas puraj! – Fi diris fiere.
– Kaj ĉiuj kuleroj! Kaj ankaŭ la forkoj! – Fu aldonis.
Verdire la terpomoj estis iomete krudaj, kaj la semola kaĉo – iomete brulinta, sed panjo manĝis kaj laŭdadis.
– Bravulo, Fi! Bravulo, Fu!
Kaj poste Fi deklamis parkere sen stumbli versaĵon el la struta aboclibro:
Bongustas kaĉo el semolo
En la malnova kaserolo.
Kuleron prenu en la manon
Kaj plifortigu vian sanon!
Fu stumblis nur unufoje. Sed kompense ĝi deklamis laŭte kaj emocie:
Al ĉiuj bestoj legi plaĉas:
Ja kiu legas, tiu saĝas!
Strutidoj kaj leonidetoj,
Ne estu do analfabetoj!
Tio estis la plej feliĉa tago en la vivo de panjo Anjo.