Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KIEL NIGRABRUN LUDIS FUTBALON

– Hodiaŭ estos futbala matĉo, – hundido Boj diris. – Ni renkontiĝos kun la teamo de Fratoj Kunikloj. Vi, Nigrabrun, estas la plej lerta. Sekve, vi estu nia golulo!

Kato Nigrabrun pro tia laŭdo eĉ svingis la voston kaj diris:

– Konsentite. Mi ne preterlasos eĉ unu golon. Ne maltrankviliĝu!

– Jen bone, – la hundido ekĝojis. – Kiel avanulojn, krom mi, mi prenu bovidon Kornul kaj kapridon Marmelaĉjon. Anasido Kvilko kaj kokido Pep restu kiel arieruloj.

– Komprenite! – ĉiuj respondis ĥore.

– Mi ŝatas fjutbalon! – la kokido aldonis.

Precize je la dekdua horo venis per buso Fratoj Kunikloj. Juĝanto koko Kokerik aŭdigis la voĉon – kaj la teamoj elkuris sur herbejon. La goluloj surmetis gantojn kaj eksaltadis antaŭ siaj golejoj.

Certe, kunvenis multe da zelotoj. Kovkokino Dormulin venis kun tuta grupo da kokidoj. Bovino Melka venigis konatan gregon. Ne preterlasis la okazon veni ankaŭ parencoj de hundido Boj.

Ankaŭ zelotoj de Kunikloj venis per du kamionoj.

Kaj jen venis la solena momento: teamestro Boj kaj teamestro de Fratoj Kunikloj Brasiktrunk premis la piedojn unu al la alia – kaj komenciĝis la ludo. La pilko saltadis de unu ludanto al alia, sed la poentaro restis sama.

Neniu scias, kiel finiĝus la unua ludduono, se ne aperus subite neantaŭvidita zeloto – musido Pit, pro kies nura nomo la okuloj de kato Nigrabrun ĉiam ekflamis, kaj la dorso arkiĝis. Pit ofte mokis la katon kaj fuĝis en sian trueton el sub ties nazo – Nigrabrun povis fari nenion alian krom atendi sekvan oportunan okazon.

Kaj jen, ĝuste tiumomente, kiam Fratoj Kunikloj komencis ataki, Nigrabrun vidis musidon Pit. Ĝi strabis al la musido, ekmovis la lipharojn kaj forgesis, ke ĝi staras garde en la golejo.

Ĝuste tiam oni ŝotis la unuan golon. Fratoj Kunikloj saltadis pro ĝojo, brakumante unu la alian.

Juĝisto Kokerik kriis sian faman "kokeriko" – kaj la teamoj foriris por paŭzo. Hundido Boj aliris Nigrabrunon kaj demandis:

– Kio do okazis? La golon, kiun vi pretergapis, estus povinta malhelpi eĉ kokido Pep!

Nigrabrun silentis, mallevinte la kapon. Tiam ĉiuj ekbruis, kaj anasido Kvilko diris:

– Mi scias, kial Nigrabrun preterlasis la golon...

– Kial? – Boj demandis.

– Ĉar ĝi observis ne la pilkon, sed la musidon...

– Mizer-r-ra musido! – la hundido graŭlis. – Do, ĉu estas ĝi, kiu malaktivigis nian plej bonan ludanton? Ni tuj pelu ĝin for-r-r!

Kaj la hundido kuregis por serĉi la musidon. Sed Pit decidis ne atendi, ĝis kiam oni kaptos ĝin kaj poste forpelos. Ĝi mem fuĝis.

Sed en la dua ludduono post transdono de kaprido Marmelaĉjo la pilkon en la golejon de fratoj Kunikloj ŝotis hundido Boj.

Tre ĝojis la futbalistoj, ke la ludo finiĝis egalpoente. Sed al la zelotoj tio ial ne plaĉis.

– La venko-ko-kon gajnis neniu! – kovkokino Dormulin klukis.

– Tio tute malbonas! – laŭte ekmuĝis ĉiuj bovinoj, estrataj de Melka.

– Ne gravas, – Boj trankviligis siajn zelotojn. – Sekvafoje ni nepre venkos!

Hosted by uCoz