Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KANTETO POR KARNAVALO

La bestoj decidis aranĝi karnavalon. Gajan. Kun muziko. Kun dancoj. Kun kantoj.

– Ĉu ni verku kanteton por la karnavalo? – proponis tigrido Striul al elefantido Lus.

– Estus bonege! – la elefantido respondis. – Sed kiel fari tion?

– Mi komponos muzikon, kaj vi verkos versaĵon – do, rezultiĝos kanteto! – Striul diris. – Ĉu ni provu?

– Provu ni, – Lus konsentis. La tigrido sidiĝis ĉe piano kaj komencis frapi la klavojn per la piedo kaj nelaŭte kanteti:

– Do... do... re... re... sol...

Post duonhoro ĝi vokis elefantidon Lus:

– Aŭskultu, kian bonegan melodion mi sukcesis komponi. Tuj mi kantos por vi laŭnote.

Kaj Striul ekkantis:

Do-re-mi, do-re-mi,
Do-re-mi-fa-sol!
Do-re-mi, do-re-mi,
Sol-fa-mi-re-do!

La elefantido aŭskultis, aŭskultis, aŭskultis, frapis, frapis, frapis per piedo laŭ la takto de la muziko kaj svingis, svingis, svingis, la rostron.

– Nu, kiel? – Striul demandis, kantinte la lastan noton.

– Brile! Al mi tre plaĉas! – elefantido Lus laŭdis.

– Sed ĉu vi memorfiksis la melodion?

– En la infanaĝo neniu el miaj parencoj surpaŝis mian orelon! – la elefantido ofendiĝis.

– Do, provu verki tekston laŭ tiu muziko.

– Mi ankoraŭ neniam en la vivo faris tion, – la elefantido konfesis simplanime.

– Ne maltrankviliĝu – kaj ĉio estos en ordo, – Striul trankviligis lin.

Kaj elefantido Lus iris hejmen, kantetante dumvoje la memorfiksitan melodion:

Do-re-mi, do-re-mi,
Do-re-mi-fa-sol...

Ĝi ne dormis preskaŭ la tutan nokton, zorge elektadis rimojn. Matene la kantoteksto estis preta.

Elefantido Lus tajpis ĝin per tajpilo kaj portis al Striul. Striul metis la folion kun la teksto sur la pianon, kaj ili kune gaje ekkantis:

Amikar', amikar'
Estu ĉiuj ni!
Vivu do sen amar'
Nia kompani!

La tigrido karese skuetis la orelon de Lus kaj diris:

– Estas ĝuste tio, kion ni bezonas! Por komencanto nemalbone.

Dum la karnavalo sur la scenejon eliris la koncertgvidanto kaj anoncis:

– Kaj nun vi aŭdos kanteton, verkitan speciale por nia karnavalo. Muziko de tigrido Striul, vortoj de elefantido Lus. Plenumas la aŭtoroj!

Kaj ĉiuj bestoj komencis konkorde helpkanti kun elefantido Lus kaj tigrido Striul. Kaj poste aplaŭdis dum tutaj tri horoj laŭ la loka besta tempo.

Hosted by uCoz