Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



LECIONO PRI AMIKECO

Vivis du paseroj: Kvik kaj Kvivit. Foje Kvik ricevis poŝtan pakon de sia avinjo. Tutan keston da milia grio. Sed Kvik ne diris pri tio eĉ unu vorton al sia amiko.

"Se mi disdonados la milian grion, restos nenio por mi", – ĝi pensis. Do, ĝi forbekis ĉiujn grajnojn sola. Sed kiam ĝi forĵetis la keston, kelkaj grajnoj tamen elŝutiĝis sur la teron.

Tiujn grajnojn trovis Kvivit. Ĝi zorge kolektis ilin en paketon kaj flugis al sia amiko Kvik.

– Saluton, Kvik! Mi trovis dek miliajn grajnojn. Ni disdividu ilin je egalaj partoj kaj forbeku.

– Ne indas... Por kio?.. – Kvik komencis svingi rifuze la flugiletojn. – Vi trovis – do, vi manĝu!

– Sed ni ja estas amikoj, – Kvivit diris. – Kaj amikoj devas ĉion dividi egale. Ĉu tio ne estas vero?

– Verŝajne vi pravas, – Kvik diris. Ĝi sentis grandan honton. Ja ĝi mem forbekis tutan keston da milia grio kaj ne regalis la amikon, ne donis al ĝi eĉ unu grajnon. Sed nun rifuzi la donacon de la amiko signifus ofendi ĝin. Kvik prenis kvin grajnojn kaj diris:

– Dankon al vi, Kvivit! Kaj pro la grajnoj, kaj pro la leciono pri amikeco...

Hosted by uCoz