– Helpu al mi, azeneto, konstrui domon, – kuniklo Brasiktrunk petis. – Kune laboro kaj pli rapidas, kaj pli gajas!
– Mi helpos al vi alian fojon. Sed nun mia kapo doloras, – azeneto Alfabet respondis, afekte suspirante. El ĉiuj literoj de la alfabeto al ĝi ial pleje plaĉis du – kaj tial ĝi ĉiam ripetadis: «I-A... I-A... I-A...»
Nenion plu diris la kuniklo kaj komencis la aferon. Ĝi surmetis antaŭtukon kaj gantojn – kaj ekis kunmeti murojn el brikoj.
Kaj por tagmanĝo la kuniklino kuiris por ĝi supon – bongustan, aroman, apetitan.
La azeneto sentis la supan odoron – eĉ lia salivo ekfluis. Ĝi venis al sia amiko kuniklo kaj diras:
– Ĉu vi memoras, Brasiktrunk, ke mi helpos al vi alian fojon?
– Mi memoras.
– Do jen, mi venis por helpi al vi manĝi la supon. Ja kune ni finmanĝos ĝin tre rapide!
– Dankon pro la helpo, azeneto, – la kuniklo diris. – Tamen mi nun sukcesos eĉ sen vi!