Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



ERINACETO, KIUN ONI POVIS GLATUMI

Ĉiuj erinacoj en la mondo estas pikilozaj. Ĉu ne? Ili havas tiom da akraj pikiloj, ke oni eĉ ne povas tuŝi ilin. Kaj glatumi ilian kapon – des pli ne eblas. Tial neniu iam ajn karesis ilin eĉ unu fojon.

Sed iu bonkora Erinaceto tamen havis fortunon. Kiel tio okazis? Jen kiel.

Erinaceto vagis tra arbaro. Ĝi ekvidis elstarantan arbostumpon. Sur tiu arbostumpo sidis Leporido kaj manĝis el telero semolan kaĉon. Kaj ne simple manĝis, sed manĝis per supkulero. Leporido formanĝis la tutan kaĉon kaj diris:

– Dankon, panjo!

Aliris Leporidon panjo Leporino, glatumis ĝian kapeton per la piedo kaj laŭdis:

– Bravulo! Jen kian bonedukitan fileton mi kreskigas!

Sed Erinaceto, kiun neniu iam ajn glatumis tiel karese, subite ektristis. Tiel ektristis, ke ĝi eĉ komencis plori.

Leporino vidis, ke Erinaceto ploras, kaj demandis:

– Kiu ĉagrenis vin?

– Neniu ĉagrenis, – Erinaceto respondas.

– Sed tiam kial en viaj okuloj estas larmetoj?

– Ĉar vi glatumis... Leporidon... per la piedeto.

– Sed ĉu via panjo ne glatumas vin?

– Ne glatumas. Min glatumas neniu.


– Mi glatumus vin, etulo, se... se vi ne estus tiom pikiloza, – Leporino kompatis Erinaceton.

– Certe ŝi glatumus vin, – Leporido enmiksiĝis. – Sed estas tre probable, ke ŝi pikvundus la piedon.

– Sed se mi ne estos pikiloza? – Erinaceto demandis subite.

– Tiam estos tute aliel, – Leporino diras. – Sed tio ja ne eblas!

– Eblas! – Erinaceto kriis kaj komencis ruliĝi sur la tero ĝis kiam ĝi kolektis sur ĉiuj siaj pikiloj tutan aron da falintaj folioj. Ĝi iĝis simila al bunta, diverskolora globeto.

Kiam tiu globeto alruliĝis Leporinon, ŝi ne tuj komprenis, pri kio temas. Sed Erinaceto traŝovis inter la folioj la nigran butoneton de la nazo kaj murmuris:

– Nun mi... tute ne estas... pikiloza. Ĉu vere?

Leporino ridetis kaj glatumis Erinaceton.

– Bravulo! – ŝi diris. – Aĥ, kiom sagaca Erinaceto kreskas!

Hosted by uCoz