Kaprido Marmelaĉjo trinkis akvon el trogo. Ĝi rigardas kaj vidas: en la trogo naĝas nubo. Blanka, lanuga nubo. La kaprido tuŝis ĝin per hufeto – la nubo balanciĝis. La kaprido blovis – la nubo ekdancis.
– Kion vi faras en nia trogo? – Marmelaĉjo demandis la nubon. – Ĉu vere por vi la ĉielo ne sufiĉas?
Sed neniu respondis al ĝi.
La kaprido kuris al hundido Boj kaj kriis:
– Iru ni, mi montros al vi nubon!
– Ĉu do mi ne vidis nubojn... – la duonvekiĝinta hundido grumblis. – Jen kiom da ili, diversaj!
– Ili ja estas en la ĉielo! Sed la mia estas en trogo!
– Ĉu en trogo? Jen miraklo! Vere, en trogo mi nubojn ne observis! – la hundido diris.
Ĝi kaj la kaprido direktiĝis al la ligna trogo. La hundido enrigardis ĝin, admiris la belan nubon kaj komencis trinki la akvon.
– Forpelu la nubon, Boj! – la kaprido petis la hundidon. – Mi provis, sed ne sukcesis.
– Sed por kio forpeli la nubon? Ĝi banu sin en nia trogo por plezuro! Ĝi estas tiom blanka: al mi ŝajnas, ke mi trinkas ne akvon, sed bongustan kremon!