Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KIEL DU VULPOJ PRO TERTRUO KONFLIKTIS


Vulpo Ruzokul trovis tertruon. Grandan, vastan. Ĝi trovis, ekĝojis kaj pendigis anoncon:

"POR FREMDAJ VULPOJ ENIRO MALPERMESATAS"

La vulpo balais la tertruon per sia pufa vosto, kiel per balailo, kaj foriris en vendejon por manĝaĵoj.

Vulpo Rufavost ĝisatendis tiun oportunan okazon. Ĝi forĵetis la anoncon en arbustaron kaj kuŝiĝis komforte en la tertruo. Revenis Ruzokul. Ĝi vidas: la tertruon oni ja okupis. Nur pinto de rufa vosto videblas ekstere. Ruzokul tuj divenis, kiu enrampis la tertruon sen permeso.

– Eliru do, Rufavost! Ĉu vi anoncojn legi – ne scipovas?

– Kiajn anoncojn? – Rufavost pepis afekte.

– Klaras kiajn! – Ruzokul diras. – Mi ja skribis nigre sur blanko: "Por fremdaj vulpoj eniro malpermesatas". Ĉu do ne estas kompreneble?

– Neniun anoncon mi vidis! – Rufavost mensogis. – Kaj entute, kial vi molestas min? Tiu tertruo estas – mia.

– Kial do via, se ĝi estas mia? – Ruzokul argumentas.

– Tute ne. Mia!

– Sed ja ne!

– Sed ja jes!

– Stultaĵo!

– Absurdo!

– Foriru propravole!

– Foriru dum vi sendifektas!

Diskutadis-diskutadis Rufavost kaj Ruzokul, sed subite ili aŭdis ies knaran basvoĉon:

– Kiu enr-r-rampis mian nestegon? For-r-r! La kriemaj vulpoj vidis Urson – kaj ek al fuĝo! Nur la vostoj inter betuloj ekfulmis.

Do, ne sukcesis ili dividi la grandan, vastan tertruon. Jen stultuloj! Kial do fremdan posedaĵon dividi? Ĉu prave?


Hosted by uCoz