Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



BUNTAJ BESTIDOJ

Ĉe arbara rando sur arbostumpo sidis ranido Saltulet kaj pentradis per peniko sur tolo papilion, kiu balanciĝis sur kamomilo. Pentradis kaj kantis.

La kanton de la ranido aŭdis Leporido. Ĝi rigardis el post betuleto kaj elkuris al la arbara rando. Ursido elŝovis el arbustaro la muzeleton – kaj ankaŭ ĝi ekkrablis al la ranido.

– Kiel bele! – Ursido suspiris, rigardinte la bildon. – Mi tion ne scipovas. – Ĉu vi, ranido, lernis ie por iĝi pentristo? – Ursido interesiĝis.

– Ne. Mi tia naskiĝis, – la ranido respondis. – Sed ĉu al vi plaĉas la papilio sur mia bildo?

– Ĝi estas tiom... rozkolora. Kaj pro tio bela... – Leporido diris. – Se mi estus same rozkolora, oni, verŝajne, opinius ankaŭ min la plej bela Leporido en la mondo!

– Sed mi volus esti... duone verda, duone – blua, – Ursido diris reveme. – Tiam ankaŭ mi iĝus la plej fama Ursido en nia arbaro!

– Jen kiel! – la ranido miris. – Se la tuta problemo estas en tio, mi kvo-kvonsentas helpi al vi. Penikojn mi havas, ankaŭ farboj troveblas.

La ranido prenis per la piedetoj du penikojn kaj komencis la laboron.

– Kiom rozkolora vi estas! – Ursido aĥis kaj glatumis la kapeton de Leporido.

– Sed ankaŭ vi estas tiom... verde-blua. Nu, tute... bluverda! – Leporido laŭdis kaj glatumis la ursidan dorson.

Kiam Ursido revenis en sian nestegon, panjo Ursino, kiu estis kuiranta tagmanĝon, eĉ faligis supĉerpilon sur la plankon pro la ektimo.

– Kiu besto ĝi estas? – ŝi roris.

– Mi ne estas besto... Mi ja estas... Ursido... – plenda respondo aŭdiĝis.

– Mia fileto... estas bruna... sed ne tiom... bunta! Iru for-r-r, dum vi ne estas batita! – Ursino minacis per fajrostango.

Ursido forkuris kaj renkontis en la arbaro la tristan Leporidon.

– Panjo ne rekonis min! – Leporido ploretis.

– Ankaŭ min... – ursido svingis la piedon.

Super la arbaron elrajdis sur nubo la suneto. Ĝi oscedis, batmoligis la nubon kiel kusenon, fermis la okulojn – kaj kuŝiĝis por dormi. Tuj iĝis mallume kaj terure.

– Kion ni faru? – Leporido demandis.

– Ni dormu. Mi estas la-a-aca... – Ursido oscedis kaj kuŝiĝis bule sub betulon. Kuŝiĝis – kaj tuj ekronkis.

Leporido metis anstataŭ kuseno brakplenon da rufaj folioj kaj komencis rigardi tra la longaj branĉoj, kiel la gaja flava lunarko tiras arĝentajn fadenojn, pendantajn de sur la estingitaj steloj. La lunarko tiradis la fadenojn – la steloj tintadis kaj ekbriladis. Leporido rigardis, rigardis – kaj ekdormis.

Matene Leporido kaj Ursido vekiĝis kaj kuris al rojo por lavi la muzelojn. Ili vidas: la ponteto super la rojo estas difektita.

– Ni riparu la ponteton, – Ursido proponis.

– Sed ja ĉu ni difektis ĝin? – Leporido demandis.

– Ne gravas. Ni ĝin riparos – kaj ĝi por iu utilos.

– Mi ja ne kontraŭdiras... Mi estas – kiel vi... – Leporido konsentis.

Dum ili riparis la ponteton, dum umis en la rojo, la tuta farbo forlaviĝis – kaj ekfluis tra la arbaro bunta rojo.

Sur la ponteto pretersaltis la ranido kaj laŭdis:

– Kia bonega ponteto!

Post ĝi piedfrapis sur la ponteto Ursino kaj basvoĉis :

– Br-r-rila ponteto!

– Estas mi... Estas mi... Estas ni, kiuj ĝin... r-r-riparis! – Ursido kriis ĝoje kaj ĵetis sin en la brakumon de panjo Ursino.

Panjo Ursino karesis Ursidon:

– Bravulo!

– Sed mi? – Leporido demandis.

– Ankaŭ vi... estas bravulo! – la ranido diris kaj premis la piedon de Leporido.

– Panjo, sed kiel vi min rekonis? Mi ja estas blevurda... ne: verde-blu... – Ursido miris.

– Vi estas ordinara... bruneta, – panjo ridetis.

– Ja vere, – Leporido gratis la nukon. – Vi estas tute bruna...

– Sed vi... estas tute ne rozkolora, sed... griza... – Ursido rimarkis, rigardinte Leporidon.

– La rojo vin lavis! – ranido Saltulet klarigis.

Kaj panjo Ursino diris:

– Nun vi famiĝis en tuta nia arbaro... Kiam iu iros tra tiu ponto, li nepre diros "dankon" al Leporido kaj Ursido, kiuj ĝin riparis...

– Jen vi vidas: por famiĝi tute ne nepras esti... buntaj! – la ranido aldonis. – Venu al mi gaste, kaj mi nepre vin pentros!

Hosted by uCoz