Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KURACA FOTILO

Vivis zebro nomata Nigrablanka. Tute ordinara zebro. Sed ĝi ĉiam ploris. Kaj matene, kaj tage, kaj vespere. Eĉ dum dormo ĝi ploris. Antaŭ manĝado – plorĝemis. Post manĝado – plormuĝis. Ĝi legis librojn – kaj plorsingultis. Brosis la dentojn – kaj torente larmis. Eĉ kantetojn ĝi kantis – plorigajn.

Senrezulte bestidoj kriadis apud ĝiaj fenestroj:

– Se vi volas vivi sane, tiam ĉesu plori vane!

Senrezulte kuracistoj preskribadis diversajn medikamentojn: nek ŝercorino, nek ridigolo efikis ĝin. Nenio al ĝi helpis. Eĉ injektoj de ĝojigeno. Oni petadis la zebron, petegis, admonis:

– Trankviliĝu! Viŝu la larmojn! – Sed ĝi ploris eĉ pli.

Ja ne vane en la korto estis streĉitaj dek ŝnuroj por sekigi naztukojn!

Foje al zebro Nigrablanka venis gaste elefantido Lus kun la fotilo, pendanta surkole. La zebro tre miris. Kaj eĉ por minuto ĉesis fluigi la larmojn. Kaj elefantido Lus diras:

– Kio al vi okazis? Bonvolu daŭrigi la ploradon! Aŭ ĉu al vi tedis?

– Al mi neniam tedas plori. Sed por kio vi venis?

– Mi venis por foti vin. Nu, ploru! Nu, ĉu por vi malfacilas? Aliokaze mia foto ne sukcesos...

– Mi bezonas nenian foton.

– Vi eble ne bezonas, sed por la revuo "Tutmondaj rekordoj" ĝi neprege necesas.

– Kiaj do rekordoj?

– Klaras kiaj. Tutmondaj. Vi ja estas nun nia ĉampiono.

– Ho, kion vi diras!

– Vere, vere, inter ni estas ĉampionoj pri kurado, pri saltado, pri naĝado. Sed vi, Nigrablanka, estas ĉampiono de la mondo inter ploristoj de duonmeza pezo!

– Mi ne deziras esti ĉampiono! Al mi tio ne plaĉas!

– Do, ploru, se ne plaĉas!

Kaj elefantido Lus prepariĝis premi la butonon de la fotilo.

– Vane vi klopodas! Vi ja tute ne sukcesos! – la zebro ekobstinis.

La fotisto staris, staris – kaj foriris senrezulte. Sed Nigrablanka ekde tiam eĉ unu larmon ne faligis.

Ĝi tre ne volas esti ĉampiono de la mondo inter ploristoj de la duonmeza pezo.

Ĉiuj bestoj eksciis pri tio kaj konkludis tiel: "Verŝajne elefantido Lus havas ne ordinaran fotilon, sed kuracan, ĉar ĝi sukcesis kuraci zebron Nigrablanka pli bone ol ajnaj kuracistoj!"

Hosted by uCoz