Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



HEJ, CI!

Neniu besto volis preteriri la dometon, en kiu loĝis papago Hejci. Ja aliel oni ne nomis ĝin, ĉar la plej ŝatata esprimo de la papago estis "Hej, ci!". Kiam ĝi vidis hipopotamon, ĝi kriis:

– Hej, ci, Hipopotam'! Paŝas ci, kiel tamtam'!

Se ĝi vidis krokodilon, ĝi mokis:

– Hej, ci, Krokodil'! Ci kuŝaĉas en argil'!

Vidante rinoceron, ĝi ne permesis al ĝi preteriri trankvile:

– Hej, ci, Rinocer'! Ne tagmanĝu per paper'!

Kiu volas preteriri tiom malican papagon? Tamen oni estis devigita preteriri. Ja la dometo de papago Hejci situis en la plej centra strato, kontraŭ la plej centra ĉiovendejo.

Pleje malkontentis pri tiu mokemulo la direktoro de la ĉiovendejo ĝirafo Longakol, ĉar ĝin preskaŭ ĉesis viziti aĉetantoj. Neniu volis, ke oni moku ĝin en ĉies ĉeesto.

Kaj tiam ĝirafo Longakol elpensis ruzan solvon. Ĝi donacis al la papago por la naskiĝtago grandegan novan spegulon.

Hejci vidis sin en la spegulo kaj pensis, ke ĝin rigardas tute alia papago.

Ekde tiu tago ĝi konstante sidaĉas antaŭ la spegulo kaj mokas sin mem:

– Hej, ci, Papag'! Malsekiĝis ci en lag'!

Hosted by uCoz