Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



KAMOMILOJ EN JANUARO

Hundido Boj kaj anasido Kvilko rigardis, kiel en la korto turniĝas neĝeroj, kaj ŝrumpis pro la frosto.

– Ĉu malvarme? – la hundido klaketis dente.

– Somere, certe, pli varmas...– la anasido diris kaj kaŝis la bekon sub la flugilon.

– Sed ĉu vi volas, ke tuj venu la somero? – Boj demandis.

– Ĉu tuj? Senprokraste?

– Certe!

– Mi volas. Sed tio ne okazas...

La hundido elprenis paperfolion kaj skatolon kun diverskoloraj krajonoj. Post kelkaj minutoj ĝi montris sian bildon al la frostanta Kvilko.

Sur la folio verdis herbo, kaj ĉie brilis malgrandaj sunetoj de kamomiloj. Kaj super ili en angulo de la bildo lumis la vera somera suno.

– Bona ideo! – la anasido laŭdis Bojon. – Mi ankoraŭ neniam vidis kamomilojn... en Januaro!

Sur la teron plu faladis la neĝo. La hundido kaj anasido rigardis la gajajn florojn, kaj ŝajnis al ili, ke venis la bonkora kamomila somero. Kaj al ambaŭ iĝis tre varme.

Hosted by uCoz