Rebusoj en Esperanto
- La solvoj plej ofte estas substantivoj en singulara formo. Tamen povas esti esceptoj.
- Renversita apostrofo antaŭ bildo signifas, ke oni forigu la unuan literon (eble pli ol unu, se estas pli ol unu apostrofo).
- Apostrofo post vorto..., nu, nature: forigu la lasta(j)n litero(j)n. Kiam estas uzata aparta litero, ekzemple, "p", ĝi povas signifi aŭ "po", aŭ "p", laŭbezone. Variantoj ne multas, cerbumu. :-)
- Kruce forstrekita litero aŭ cifero signifas, ke tiun literon (aŭ la literon kun tiu numero) oni forigu (aŭ anstataŭigu, se estas indiko, per kio anstataŭigi).
- Kelkaj rebusoj estas netradiciaj kaj pro tio sufiĉe malfacilaj. Fakte, ili simple bildigas vortludojn, eble sufiĉe vaste konatajn (ekzemple: "kata-falko"). Provu diveni...
- Sugesto: pensu speciale pri prepozicioj (precipe kiam vi vidas sagojn), afiksoj. Ili ne tiom multas en Esperanto. :-)
Kreinto: Miĥail Povorin:
http://mpovorin.narod.ru/