Kantoj de Miĥail Povorin
Kantoj devas soni, ĉu ne? Mi intencas sonigi ilin perkomputile,
iom post iom kreante kaj publikigante MIDI- (
)
kaj karaoke-(
)dosierojn,
kiuj ambaŭ estas tre malgrandaj. Ĉu vi neniam vidis karaokeon en Esperanto?
Vi povas tuj vidi, kiel tio aspektas ĉe mi.
Por korekte vidi ĉapelitajn
literojn, uzu taŭgan esperantan tiparon. Mi uzas Times Esperanto,
kaj, se vi ne havas tion, vi povas elŝuti ĝin ĉi
tie. Ĝin necesas kopii al la dosierujo Windows/Fonts kaj poste klaki per la dekstra musbutono kaj ordoni
al "Karaoke Player" aŭ simila programo, kiun vi uzos (vidu sube) vidigi
kantotekstojn per tiu tiparo. Por kelkaj kantoj vi povos trovi
MP3-(
)dosierojn.
MIDI-dosierojn vi devas aŭdi senprobleme, ilin kapablas sonigi Vindozo.
Bezonatas nur almenaŭ plej simpla sonkarto.
La karaokea formato,
laŭ fidinda informo, estas ekzotika, ĉar sufiĉe specifa kaj/aŭ nova.
Tio estas MIDI kun teksto, sinkronigita al la muziko per speciala programo
kiel "KarMaker". Do, mi tute ne asertas, ke ĝi havas grandan artan valoron.
MP3 dume estas nekomparebla kaj pro tio furoras. Sed la karaokea formato
estas ne nur amuza, ĝi estas ankaŭ tre oportuna por prezenti kantojn
rete eĉ al tiu, kies komputilo kaj modemo ne estas sufiĉe modernaj kaj
rapidaj. Havu iom da
pacienco provi ĝin, kaj vi ne bedaŭros!
Eĉ programistoj ne multaj konas la dosieran sufikson
".kar". Kaj eĉ mia antaŭa retprovizanto ankoraŭ ne agnoskas ĝin:
responde al mia peto permesi alŝuton de la karaokeaj dosieroj oni sendis
ŝablonan respondon, ke tiu dosiertipo estos permesita, kiam iĝos pli
populara en la reto. Feliĉe, nun mi havas alian retprovizanton, kaj la
problemo estas solvita. Do, ni esperantistoj havas
eblecon ankaŭ ĉi-okaze esti progresemaj homoj spite al konservativuloj!
Jen adreso, kie vi povos akiri la programon "Karaoke
Player" por sonigi karaoke-dosierojn kaj "KarMaker" por krei ilin:
http://karaoke.ru/
La paĝaro estas, bedaŭrinde, ruslingva, do, se
necesas klarigoj, senhezite kontaktu min: povorin@yandex.ru.
"Karaoke Player" etas senpaga nur por rusoj kaj, kredeble, dume ĉiuj ekssovetianoj
(aĉa diskriminacio!): ili simple devas havi rusan tiparon por povi tralegi
en "Readme" kaj uzi la registran kodon. Al dezirantoj mi povas sendi rusan
tiparon, sed certe estus pli bone pagi. "KarMaker" estas pagenda por ĉiuj,
tamen "shareware": eblas senpage testi.
Krome, aliajn programojn por karaokeo en Esperanto
kaj multajn dosierojn vi povas trovi, vizitinte la paĝaron de "Pinarbara
Esperanta Grupo":
http://www.rantac.com.br/users/alls/
Agrablan aŭskultadon!