Vesperoj en tendaro

Muziko de M.Povorin, vortoj de V.Melnikov

Forpasis griza tago hieraŭa,
Jam por somero venis la kulmin'.
De l' interkona ĝis la adiaŭa -
Vesperoj en tendaro logas nin.
Kaj tial pro aspiro senevita
Da geamikoj venas preskaŭ mil'
Al certa lok', je tago difinita
Laŭ la indiko de la informil'.

De l' stacidomo - tramo, poste buso,
Kaj poste - voj' pieda preter lag'.
Jam sun subiras, flamas kumuluso -
Jen vesperiĝas la unua tag'.
Vesper' tendara - ĝuo senkompara:
Nin ravas ĉio - kisoj en malhel',
Tenera voĉ' kaj milda son' gitara,
Kaj ŝajne verdas steloj en ĉiel'.

Ni sidas dense, sidas man-en-mane,
Kaj en dometo varmas eĉ sen hejt'.
Do, ĉiu nun komprenas, ke ne vane
Kunvenis geamikoj en OkSEJT.
Dek tagoj flugos, kvazaŭ unu horo,
Plektiĝos manoj en amika rond'.
Fabelon verdan tenu en memoro...
Do, ĝis revido iam en estont'!

Hosted by uCoz