Valso de vojaĝantoj

Muziko de M.Povorin, vortoj de N.Cvileneva


En universa stelara bukedo,
Ĉe flava stel' rotacias planedo:
Mondo de amo, sufer' kaj pasio
Ie ĉe rando de la Galaksio.

En ĉiu urbo kaj eta vilaĝo,
Loko sufiĉas por stulto kaj saĝo,
Mildo, kruelo, fidel' kaj perfido,
Tage kaj nokte lamentoj kaj rido.

R e f r e n o:

En nia mondo tempesto ne ĉesas,
Sed ora suno nin ĉiujn karesas:
Aŭdu Esperon en brua tumulto,
Estas la lingvo ne ĉio, sed multo!

Sonas sur Ter' diverslingva parolo,
Sed ĉie vivas espero kaj volo.
Hom' estas homo en land' kiu ajna,
Malsimilec' nia estas nur ŝajna.

Flugu, do, nia saluta kanteto,
Per venta blovo, radi', Interreto,
Trovu amikon proksime kaj fore,
Kaj ni komprenos lin cerbe kaj kore.

R e f r e n o

Hosted by uCoz