Vagabonda

Muziko de M.Povorin, vortoj de I.Simbirjova

For de l' polvo kaj malpuraero
Ree mi vagadas tra l' somero.
Ho, saluton, sun'! Saluton, blua mar'!
Preskaŭ ne videblas monto fora,
Tamen mia kor' kaj stel' aŭrora
Min kondukas rekte al la amikar'.

R e f r e n o:

En la ŝuo tru', kaj subĉielas mia lit'.
Tra la vasta mondo mi vagadas sen hezit'.
Panpecet' kaj freŝa frida akvo el la font'
Estas la destin', estas la destin',
Estas la destin' de la eterna vagabond'.

Kaŝas la lontano mian vojon,
Sun al mi donacas kantan ĝojon,
Lulas min karesa blurivera ond'.
Brusto juna plenas de l' espero,
Kaj videblas sur la tuta tero
Spuroj de l' eterna verda vagabond'.

R e f r e n o.

Helpas al la kanto fajfo venta,
Portas mian floson flu' torenta,
Min flugilo birda levas al altec'.
Estu tro mallonga vivo mia,
Ne ekzistas sorto pli magia,
Ol de mia sorto vagabonda spec'.

R e f r e n o

Hosted by uCoz