Tibor PAPP tre multe instruis Esperanton (ofte al gestudentoj en universitato), li organizis kaj gvidis kursojn por ŝtataj E-ekzamenoj, li, nelacigebla (kaj plejparte sola en la laboro, nur kun bonvolaj, eĉ se dankataj, helpetoj), redaktis la periodaĵon "Debrecena Bulteno"; li tradukis eseojn, artikolojn kaj nekredeble multajn literaturaĵojn, kulturhistorie gravajn por la tuta hungararo kaj speciale el sia strikta Debrecen-centra patrolando, hejma regiono. Reprezentas la saman Nord-Orientan Hungarion ekzemple verkoj de Miklós TÓTH-MÁTÉ: estas do kompreneble, ke Tibor PAPP tradukis kaj en resuma volumo aperigis ankaŭ liajn novelojn (Miklós TÓTH-MÁTÉ: Trans la seĝo. Kvardek noveloj elektitaj. Trad. Tibor PAPP).

    Tibor PAPP naskiĝis la 23-an de junio 1947 en Debrecen, en la familio de maŝinmuntisto kaj dommastrino. Li havis fraton kaj fratinon. Lia originala profesio estis ĝenerala maŝinindustria teknikisto. Dum 32 jaroj, ĝis la jaro 1997 li laboris kiel gvidanto en plastoprilaboraj entreprenoj, uzinoj. Li estis esperantisto ekde 1961. Ekde 1975 li estis sekretario de Departementa Komitato de HEA, poste ekde 1991 tiu de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj ĝia Regiono. Dum kvar jaroj ekde 1990 li estis prezidiano de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio). Li aperigis dekduon da broŝurformaj tradukverkoj. El lia plumo aperis multaj artikoloj en DB kaj aliaj periodaĵoj.

   La 8-an de aprilo 2003 Tibor PAPP subite forpasis pro pulma embolio...

    Lia vidvino, Vilma GEBEI, estas gvidantino de librotena-financa sekcio de meblofabriko en Debrecen. Iliaj gefiloj: Andrea (1971) kaj Zoltán (1975), ilia nepo Máté (1976).

Hosted by uCoz