Sonorilo
Muziko de M.Povorin, vortoj de M.Giŝpling

Mi kunvokis vivantojn,
Mi priploris mortintojn,
Mi meditis en lum' de vespero trankvila...
Kaj atentis la kantojn -
La sonorojn kaj tintojn
Nia tuta vilaĝ' ĉe la tur' sonorila.

Venis tempo freneza -
Oni ĵetis min suben,
Kaj mi falis kun ĝem' kaj sterniĝis sur herbo...
Kaj mi, granda kaj peza,
Sinkis polven kaj ruben
Kun rompita border' kaj kun krusto de verdo.

Pasis ŝtorma jarcento
Super land' renversita,
Kiu strebis al bon', sed nur plagon ricevis...
Kuŝis mi en silento
Ĝis la tago subita,
Kiam oni el grund' min elfosis kaj levis.

Kaj, strekita de fendoj,
Mi malfermas la faŭkon
Kun restaĵo de lang' kaj sendenta gingivo...
Kaj disportas nun ventoj
Mian muĝon kaj raŭkon,
Kiam venas danĝer' por la homoj kaj vivo.

Hosted by uCoz