Rigardo tra la fenestro

Muziko de M.Povorin, vortoj de E.Urbanovà

Kaj denove fiksas sin la okuloj
Sur ekrano de fenestraj tabuloj.
Kaj denove ĉiam sama scenejo
Kun arbusto, ŝtonaj ŝtupoj, ŝoseo.

Kaj denove la ensemblo, el kiu
Centpercente mia estas neniu.
Kaj denove kaj ankoraŭ doloro,
Ĉar ne venas la ŝatata aktoro.

Kaj denove mi klopodas konkludi,
Ke ni devas niajn rolojn finludi.
Kaj denove mi verkante martiras,
Kiel granda reĝisoro deziras.

Hosted by uCoz