Revenas bela tempo

Muziko de M.Povorin, vortoj de G.Deŝkin

Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun!

Forlasis min malĝojo,
Ne venos plu al mi.
Esper' sur mia vojo,
En koro regas ĝojo,
Ĝin naskis sunradi'.

Revenas tagoj sunaj.
En tia bela temp'
Mi estas tiel juna,
Mi kantas nur pri suno,
Pri ĝojo, pri printemp'.

Kaj flugas mia kanto
Kun gaja birda ar'
Al kampo verdiĝanta,
Al riveret' bluanta
Al montoj, al arbar'.

Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun!

Hosted by uCoz