Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



UMKA VOLAS FLUGI

La malgranda Umka, blanka ursido, diris al sia panjo:

– Mi volas flugi.

– Provu do, – la Granda Ursino respondis. – Eble vi sukcesos.

– Sed mi ja ne scipovas, – Umka suspiris. La Granda Ursino karese taŭzetis la la orelon de la fileto kaj montris la kolimbojn, sidantajn sur roko.

– Rigardu, kiel flugas la birdoj. Ili tion sukcesas. Sed mi iru fiŝi.

La Granda Ursino foriris, sed la Malgranda Umka restis sola kaj komencis observi la kolimbojn. La kolimboj sidis. La kolimboj kriĉis. La kolimboj flugadis super la ursido. Kaj ĝi sekvis ilin per trista rigardo, levinte al la ĉielo sian pintnazan muzeleton.

"Verŝajne eblas ekflugi... saltinte rapidkure", – Umka supozis. Ĝi rapide-rapide ektrotis per la piedoj sur la neĝo, sed anstataŭ ekflugi ĝi saltomortalis tiomfoje, ke eĉ sentis vertiĝon.

"Ne, io malĝustas", – Umka pensis, stariĝis, forskuis la neĝon kaj eklamis al la roko, sur kiu bruis la kolimboj.

"Mi provu prefere ekflugi de sur la roko, kiel tiuj kolimboj. De sur roko ja kiu ajn ekflugos!" – Umka ekkuraĝis.

La ursido apenaŭ sukcesis grimpi sur la rokon. Ferminte pro timo la okulojn, ĝi eksvingis la gambojn kaj... saltis. Estas bone almenaŭ, ke Umka trafis ĝuste neĝdunon kaj ne tre kontuzis sin. Ĝi elrampis el la neĝduno kaj grumblis:

– De sur tiu roko eblas ekflugi... nur sur la teron!.. Sed mi volas – en la ĉielon!

Staris Umka, staris. Gratis malantaŭ orelo per piedo kaj diris al si mem:

– Tiuj birdoj, verŝajne, tial flugas, ke ili havas flugilojn. Mi atendu, ĝis kiam ili elkreskos ĉe mi. Sed dume mi iru al panjo por lerni fiŝi.

Hosted by uCoz