Hundido Boj kuŝis en sia budo kaj observis, kiel ludis kaprido Marmelaĉjo kaj bovido Kornul. Ili ludis jene: alkuradis pinon, frapadis ĝian trunkon plenforte per la kapoj – kaj de sur la branĉoj faladis strobiloj. Kiu pli multajn faligis, tiu gajnis.
Boj ne eltenis, eliris el la budo kaj aliris la amikojn.
– Ankaŭ mi volas ludi. Ĉu vi akceptas?
– Ni ne kontraŭas, – Kornul diris.
– Ni akceptas! – Marmelaĉjo diris.
La kaprido faligis kvin strobilojn. La bovido – eĉ dek.
La hundido kuregis al la pino – kaj frapegis la trunkon perkape plenrapide. Eĉ fajrerojn ĝi ekvidis!
– Oj! Dolore! – ĝi jelpis. Poste hundido Boj palpis la kapon per piedo kaj demandis la amikojn:
– Bonvolu rigardi: ĉu sur mia kapo io aperis?
Tiam kaprido Marmelaĉjo diris al ĝi:
– Eh, ni tute forgesis, ke vi tute ne havas kornojn!
Kaj bovido Kornul lekis la hundidon per la lango kaj diris kun suspiro:
– Vi havas... – strobilon. Unu, sed vian propran... Sed mi havas eĉ dek, tamen ĉiuj – estas pinaj. Do, ne maltrankviliĝu kaj ne ĉagreniĝu!